Sociala ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni grupigas sub la termino socia ekonomio tutan faskon da ekonomiaj aktivecoj kiuj estas

  • nek kapitalisma entrepreno, ĉar ĝiaj celoj kaj internaj reguloj estas malsamaj (nenia celo de profit-divido). Ili povas tamen kelkfoje konkurenci kun kapitalismaj entreprenoj en sama merkato.
  • nek publika entrepreno, ĉar ili dependas de la privata sektoro. Ili tamen dividas celojn kun la publika sektoro.

Oni parolas do pri tria vojotria sektoro: ĉe kio la unua sektoro estas la kapitalisma sektoro kun la celo rentigi investojn per strebo al maksimuma profito, kaj la dua sektoro la publika, kies aktiveco strebas kontentigi tion kion ĝi juĝas esti la ĝenerala intereso. La nomo tria sektoro igas konsideri la socialan ekonomion kiel formon por "entrepreni alie".

Oni parolas ankaŭ pri sociala kaj solidara ekonomio, en kiu estas inkluditaj novaj aktiveco-formoj, interalie nome la integrado per ekonomia aktiveco.

La 2-a Internacia Renkontiĝo pri tutmondigo de la solidareco (Kebeko, oktobro 2001) difinis la socialan ekonomion tiel: "La sociala kaj solidara ekonomio signas tutaĵon de ekonomiaj iniciatoj kun sociala celo kiuj partoprenas en la konstruado de nova maniero sperti kaj pensi la ekonomion tra dekmiloj da projektoj en la Nordaj kiel Sudaj landoj. Ĝi metas la homon en la centron de la ekonomia kaj socia disvolvado. La solidareco en ekonomio baziĝas sur projekto samtempe ekonomia, politika kaj sociala, kiu sekvigas novan manieron fari politikon kaj starigi homojn rilatojn surbaze de interkonsento kaj de civitana agado."

Enhavo kaj principoj de sociala ekonomio

La 4 familioj de la sociala ekonomio

En praktiko, la sociala ekonomio respondas al tipoj de organizo kun precizaj juraj statutoj:

La sociala ekonomio prezentas gravan proporcion de la entreprenoj kaj dungoj en la Eŭropa Unio. La plej gravaj estas la kooperativoj kun 63 milionoj da membroj kaj pli ol 370 miliardoj da eŭroj da spezoj; poste la antaŭzorgaj mutualaj organizoj kun 47 milionoj da societanoj kaj spezode 22 miliardoj da eŭroj; pote la 25 milionoj da familioj kovritaj de la kooperativoj kaj asekuraj mutualaj organizoj kun spezo de 40 miliardoj da eŭroj; kaj fine la 40 milionoj da asocianoj kaj 3 milionoj da salajruloj kuj animas neprofitcelajn asociojn.

Fonto: Eŭropa Komisiono (4-a de marto 1993).

Sudameriko, Kanado kaj Orienteŭropo ĝuas ankaŭ grandan parton de sociala ekonomio.

Principoj

La sociala ekonomio konsistas en ekonomiaj aktivecoj de societoj, precipe de kooperativaj kaj mutualaj, kiel de asocioj. Ĝi havas sian propran etikon, kiu montriĝas per la sekvaj principoj:

Iuj komparas la socialan ekonomion kun la komunumoj de liberaj programoj.

Historio de la kooperativa kaj mutuala movado

Vidu historio de la sociala ekonomio.

Difinoj kaj aktivecoj laŭ landoj

En la institucioj de la Eŭropa Unio

La Eŭropa Ekomimia kaj Socia Komitato, unu el la institucioj de la Eŭropa Unio tradicie plej aktivaj pri subteno al la sociala ekonomio aperigis studaĵon pri la sociala ekonomio en la 25 membroŝtatoj de la Unio. Aliro al la studaĵo (franclingva): [1]

En la Eŭropa Parlamento ekzistas "parlamenta internacia grupo pri sociala ekonomio".

En Belgio

En Flandrio, laŭ la VOSEC, "la sociala ekonomio konsistas en diversaj entreprenoj kaj iniciatoj kiuj antaŭenigas en siaj celoj la realigon de certaj socialaj plusvaloroj kaj kiuj respektas la sekvajn principojn: prioritato de laboro super kapitalo, procezo de demokratia decido, socia integriĝo, travideblo, kvalito, daŭrivo. Aparta atento estas farata por la kvalito de la internaj kaj eksteraj rilatoj. Tiuj organismoj ofertas havaĵojn kaj servojn sur la merkato kaj engaĝas siajn ekonomiajn rimedojn efike kun la celo certigi iliajn kontinuecon kaj rentabilitaton."

En Valonio, la Valona Konsilio pri Sociala Ekonomio (CWES) adoptis en 1990 formulon devenan el tiu speco de agado en kiu la koncepto de sociala ekonomio konstruiĝas (1) identigante la precipajn organizo-formojn troveblajn - apriore - en la tria sektoro kaj (2) certigante specifan etikon al tiuj organizoj.

Difino de sociala ekonomio "La sociala ekonomio konsistas en ekonomiaj aktivecoj plenuamtaj de societoj, precipe kooperativaj, de mutualaj organizoj kaj de asocioj kies etiko montriĝas per la sekvaj principoj:

  • celo de servoj al la membroj aŭ al la kolektiveco prefere ol profito,
  • aŭtonomeco de mastrumado,
  • procezo de demokratia decido,
  • antaŭrangeco de la personoj kaj de la laboro super la kapitalo en la distribuado de la enspezoj."

(Valona Konsilio pri Sociala Ekonomio [1990])

Kvankam ezistas certaj limkazoj, oni nuntempe kutimas difini la organizaĵojn de sociala ekonomio laŭ sia jura formo kiu oficialigas la principojn prenitajn el la difinoj de la CWES. Tiel oni kunigas sub la termino "sociala ekonomio" asociojn (neprofitcelajn asociojn, faktajn asociojn, establojn de publika utileco), mutualaĵojn (mutualaĵoj kaj naciaj unioj de mutualaĵoj) kaj societojn (kooperativaj societoj kun vere kooperativa projekto kaj societoj kiuj adoptas la kvaliton de socialcela societo), supozante ke ili respektas en larĝa mezuro la sekvajn principojn kiuj estas ankaŭ kriterioj de aparteno al tutaĵo kiu distingiĝas de la publika sektoro kaj de la privata profitcela sektoro:

1. La celo de servo al la membroj aŭ al la kolektiveco prefere ol de profito, kiu insistas pri la fakto ke la sociala ekonomia aktiveco estas servo farataj al la membroj aŭ al aliaj personoj kaj ne instrumento por financa enspezo[5]. La profitoj estas rimedo por pli bone realigi tiun servon, sed ne la ĉefa motivo de la agado.

2. La mastrumada aŭtonomeco, kiu celas ĉefe distingi la socialan ekonomion de la publikaj potencoj. Efektive, la ekonomiaj agadoj farataj de tiuj ĝenerale ne disponas pri la larĝa aŭtonomeco kiu konsistigas esencan rezervon de la asocia dinamiko.


3. La demokratio, kiu resendas al la principo "unu homo - unu voĉo" (kaj ne "unu akcio - unu voĉo") en la suverenaj organoj kaj emfazas ke la partopreno en decidoj kaj ties respektado ne povas precipe deveni el la proprieto de kapitalo.

4. La antaŭrangeco de la homoj kaj de la laboro antaŭ la kapitalo en la disdonado de enspezoj, kiu montriĝas en praktikoj kiel la limigita kompenso por kapitalo, la distribuado de plusoj en formo de retropagoj, la rezervo por investoj, socialaj celoj ktp.

En Kanado (angle aŭ france)

  • Difino de la Observejo pri sociala ekonomio de Votavio: [2]
  • Difino de la Skipo Sociala Ekonomio, Sano kaj Vivkvalito (EESSBE): [3]
  • Konferenco pri Sociala Ekonomio, parolado de Marie-Hélène Méthè: [4]
  • Lévesque Benoît, Mendell Marguerite, « L'économie sociale au Québec : éléments théoriques et empiriques pour le débat et la recherche » : [5]

En Francio

En Francio la sociala ekonomio grupigas la mutualojn, la kooperativojn, la asociojn laŭ la leĝo 1901 kaj la fondaĵojn. Ili reprezentas 10 % de la Malneta Enlanda Produkto MEP kaj de la dungoj.

La Regionaj Ĉambroj pri Sociala Ekonomio (CRES laŭ la franca) liveras logistikan subtenon (informado, konsilo, studaĵoj) al la sektoro sur regiona nivelo kaj la CEGES sur nacia nivelo.

Ekzistas ekde 1982 Interministra Direktejo pri la Sociala Ekonomio (DIES). De 2000 ĝis 2002 ekzistis ŝtatsekretariejo pri solidara ekonomio dependa de la ministrejo pri ekonomio, kun Guy Hascoët ĉekape.

En Italio

  • Difino de la Associazione Lavoro e Integrazione (Milan) : [6]

En Hispanio

  • Difino de la CIRIEC-Hispanio (Valencio) : [7]

En Svedio

  • Sociala Ekonomio - Informo pri la laboroj de la Registaraj Servoj pri la Sociala Ekonomio de printempo 2001 ĝis printempo 2002: [8]

En Svisio

Ekde 2004, la agantoj de la Socia kaj Solidara Ekonomio (ESS) komencas grupiĝi en la Asocio por la subteno de la sociala kaj solidara ekonomio (ESS). La unuaj spertoj troviĝas en la franclingva parto de Svisio. Ĝenevo starigis Ĉambron de la ESS, vd la retejon: (franclingvan) [9] POSTE, iru al: "Chambre de l'économie sociale et solidaire"

Ligoj

franclingvaj

  • Observatoire en économie sociale: http://www.uqo.ca/observer
  • Econosoc est un site portail dédié à l'économie sociale et au secteur associatif belge. Webmaster Pegg Isabelle Henrotte[10]
  • « Économie sociale et micro-crédit », www.politiquessociales.net
  • Site en développement international (économie sociale et solidaire): http://www.uqo.ca/ries2001/
  • L'Économie sociale et solidaire : une perspective Nord-sud]

EcoSociale - Annuaire des acteurs de l'économie sociale et solidaire

Polemiko

Por iuj, la tuta ekonomio devus esti "sociala kaj solidara". Por aliaj, la ekonomiaj agantoj povas ja havi certajn socialajn celojn, sed ili ne povas atribui al si la ekskluzivecon por tio, ĉar tio senigus la demokratie elektitan publikan potencon je ĝia legitimeco en tiu kampo. Alidirite stariĝas la demandoj de potencodiseco, de korporaciismo kaj de patronismo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj (en la franca)

Ŝablono:Ekonomiaj sistemoj Ŝablono:Portalo ekonomio

Ŝablono:Tradukita el la franca vikipedio ''Economie sociale'' -vl