Socialdarvinismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Socialdarvinismo estas ideologio, laŭ kiu la interhomajn rilatojn regas selekto laŭ ekonomia sukceso.

La principan ideon jene formulis Herbert Spencer:

"Ŝajnas kruele, ke laboristo, kiun malsano igis nekapabla konkurenci kun siaj pli fortaj kolegoj, devu porti la rezultantan malriĉiĝon. Ŝajnas kruele, ke vidvinoj kaj orfoj estu lasataj al la batalo pri pluvivo. Tamen, vidate ne kiel apartaj, sed kiel ligitaj al la interesoj de la universala homaro, tiuj akcidentoj estas plenaj je bonfara efiko – la sama bonfara efiko, kiu antaŭtempe entombigas la gefilojn de malsanaj gepatroj, kiu elektas la malmoderulojn kaj la malfortulojn kiel viktimojn de epidemio.[1]" (1851)

La terminon socialdarvinismo uzis en 1880 la anarĥiisma ĵurnalisto Émile Gautier, komentante en sia artikolo Le darwinisme social la 50-an kongreson de germanaj natursciencistoj, en kiu Haeckel, Nägeli kaj Virchow parolis pri la politika senco de darvinismo, kiel pravigo de sociala neegaleco. Tamen la terminon jam en 1879 uzis Oscar Schmidt en artikolo en la revuo Popular Science.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Angle: "It seems hard that a labourer incapacitated by sickness from competing with his stronger fellows, should have to bear the resulting privations. It seems hard that widows and orphans should be left to struggle for life or death. Nevertheless, when regarded not separately but in connexion with the interests of universal humanity, these harsh fatalities are seen to be full of beneficence - the same beneficence which brings to early graves the children of diseased parents, and singles out the intemperate and the debilitated as the victims of an epidemic."