Socialdemokratia Partio de Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Socialdemokratia Partio de Germanio
Sozialdemokratische Partei Deutschlands
Emblemo de Socialdemokratia Partio de Germanio
Lando Flago-de-Germanio.svg Germanio
Estro Sigmar Gabriel
Fondiĝo La 23-an de majo 1875
Ĉefa sidejo Willy Brandt-Haus, D-10911 Berlino
Ideologio Socialdemokratio, demokratia socialismo, centrismo
Internacia aliĝo Socialista Internacio
Junulara organizaĵo Jusos
Retejo http://www.spd.de
v  d  r
Information icon.svg
"Kontraŭ novaj nukleaj elektraj centraloj!" - partia afiŝo por la naciaj balotoj de 2005

La Socialdemokratia Partio de Germanio (germane: Sozialdemokratische Partei Deutschlands, SPD) estas unu el la du plej grandaj politikaj partioj en Germanio (apud la kristandemokratia partio CDU). Ĝi ankaŭ estas la plej maljuna partio de Germanio. De 1998 ĝis 2005 ĝi formis la germanan registaron en koalicio kun la verda partio; ekde novembro 2005 ĝi formas ĝin en "granda koalicio" kun la kristandemokratia partio CDU.

La nuntempa prezidanto de SPD estas Sigmar Gabriel. Antaŭaj prezidantoj estis en la pasintaj jaroj Franz Müntefering, Matthias Platzeck kaj Kurt Beck.

Programoj[redakti | redakti fonton]

La partio dum la pasinto decidis pri la sekvaj programoj:

  • 1869 Programo de Eisenach de la Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP) - Socialdemokratia Laborista Partio.
  • 1875 Programo de Gotha: Unuiĝo de la laboristaj partioj SDAP kaj ADAV (Ĝenerala Germana Laborista Asociacio).
  • 1891 Programo de Erfurto de la SPD: Alceli la potencon per demokratiaj balotoj anstataŭ per revolucio. La programo estiĝis sub forta influenco de Karl Kautsky kaj Eduard Bernstein.
  • 1921 Programo de Görlitz: SPD kaj USPD (Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio). Estiĝas du socialistaj partioj.
  • 1925 Programo de Heidelberg: Postulo: Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo. La programon konceptis Eduard Bernstein kaj reviziis Rudolf Hilferding.
  • 1959 Programo de Godesberg: Popolpartio de demokratia socialismo kun la konstato: Tiuj estas antagonismoj de nia tempo.
  • 1989 Programo de Berlino: Aktuala programo de la SPD kun la komenco: Tio, kion ni volas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]