Socialdemokratia Partio de Kosovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Socialdemokratia Partio de Kosovo
Partia Social Demokrate
partio
Lando  Kosovo
Estro Agim Çeku
Lingvo(j) albana
Ideologio socialdemokratio
Retejo psd-ks.com
vdr

La Socialdemokratia Partio de Kosovo - albane Partia Social Demokrate (PSD) - estas nacia socialdemokratia politika partio en la juna ŝtato Kosovo kun grandparte albana enloĝantaro, memstara nur ekde februaro 2008 kaj antaŭe aŭtonoma regiono de Serbio sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. [1] La partio jam fondiĝis en februaro 1990, tiam la dua politika partio en la nove plurpartia Kosovo. Nuna gvidanto de la partio estas Agim Çeku, kiu membras en la partio ekde aprilo 2008 kaj antaŭe de la 10-a de marto 2006 ĝis la 9-a de januaro 2008, kiam la lando ankoraŭ formale ne estis memstara ŝtato, estis ĉefministro de Kosovo sen aparteno al politika partio. Laŭ la stato de aŭtuno 2009 la partio havas du vicprezidantojn: Fllanza Hoxha kaj Asllan Pushka.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ankaŭ la artikolon pri la Unuiĝintaj-Nacioj-Misio pri Intertempa administrado de Kosovo (UNMIK - la esperanta titolo estas iom tordita, sed tiel ĝi kongruas al la internacia mallongigo).