Socialdemokrata Partio (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Socialdemokrata Partio
emblemo
flago
partio • socialdemokratia partio
Komenco 6-a de majo 1974 vd
Lando(j) Portugalio vd
Sidejo Lisbono
Ideologio

kristana demokratio • liberala konservativismo • Konservativa liberalismo • Tria Vojo • socialdemokratio

Fondinto(j) Francisco de Sá Carneiro vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
José Silvano vd
Ĉefestro(j) Rui Rio vd
Membro de Eŭropa Popola PartioCentrodemokratia Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Partido Social Democrata ['paɾtidu su'sjaɫ dəmu'kɾatɐ] Pri tiu ĉi sono prononco, mallonge PSD, en Esperanto "Socialdemokrata Partio de Portugalio", estas unu el la du ĉefaj partioj de Portugalio, kune kun la Socialista Partio. La partio malgraŭ sia nomo karakteriziĝas per relative konservativa politiko, kiu kompareblas ekzemple al tiu de la germana konservativa partio CDU.

La partio fondiĝis la 6-an de majo 1974 fare de Francisco Sá Carneiro, Francisco Pinto Balsemão, Emídio Guerreiro kaj Joaquim Magalhães Mota, kun la nomo Partido Popular Democrático (PPD). Ĝi ŝanĝis sian nomon en 1977.

La PSD estis la unua partio de Portugalio, kiu post la Revolucio de la Diantoj en la parlamentaj balotoj de la jaro 1987 sub gvido de Aníbal Cavaco Silva (prezidento de la Respubliko 2006-2016) gajnis absolutan plimultan da voĉoj.

En 2010, Pedro Passos Coelho iĝis la partia prezidanto. La partio venkis en la parlamentaj balotoj de junio 2011, kaj ĝi verŝajne akiros la registaron.

La partio estas eldonanto de la gazeto „Povo Livre“ (popolo libera). La tri sagoj en la partia emblemo reprezentas la tri socialdemokratiajn fundamentajn valorojn: libereco, egaleco kaj solidareco.

Listo de prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]