Socialdemokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Socialdemokrati(ism)o, Sociala DemokratioSocia Demokratio estas ideologia socia movado, iniciatita de laboristoj kiuj unue volis anstataŭigi kapitalismon per socialismo kaj poste strebis sociigadon de merkata ekonomio. Socialdemokratoj postulas forigon de sociaj malegalecoj.

La unuopaj naciaj socialdemokratiaj partioj internacie organiziĝas en la Socialista Internacio, kaj ene de la Eŭropa Unio en la transnacia Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.

Socialdemokratio kaj Esperanto

Antaŭ la unua mondmilito la ĉefa teoriisto de la germana socialdemokratio estis Karl Kautsky (1854-1938). Li vaste popularigis la marksisman idearon sed samtempe tre skeptikis pri la bolŝevika revolucio en Rusio. Kautsky, kiel unua, metis la demandon de la mondlingvo en la marksisman teorion. Hazarde li faris tion en 1887, t.e. en la jaro kiam L.L. Zamenhof eldonis sian projekton de Internacia Lingvo. Kautsky esence forlasis la ideon pri supernacia, universala lingvo –kiu ja estis heredaĵo de la utopia socialismo– kaj samtempe ekskludis la eblecon, ke lingva unueco kreiĝos per artefarita lingvo. Li plue opiniis, ke la malapero de malgrandaj lingvoj estas neevitebla rezulto de la ekonomia progreso. Fakte, tiu ortodoksa marksisma teorio de Kautsky montris malkomprenon pri la aspiroj de malgrandaj nacioj. Kautsky estis tre influhava kaj oni povas rigardi lian vidpunkton kiel la bazon de la esence negativa sinteno de marksistoj kaj socialdemokratianoj al la demando de neŭtrala internacia lingvo.

Malgraŭ tio, kelkaj socialdemokratiaj grupoj emis al Esperanto. La kongreso de la Germana Socialdemokratia Partio en Pollando, okazita en Bielsko 1924 akceptis unuanime rezolucion proponitan de s-ro Arthur Pankratz, deputito de la pola parlamento, kiu konsiderante la gravecon de Esperanto rekomendis al la membraro la studadon de Esperanto kaj alvokis eksterlandajn sampartianojn fari la samon. Socialdemokratiaj grupoj en Katowice, Królewska Huta kaj Bielsko tuj petis informojn pro starigo de kursoj.

Kelkaj socialdemokratianoj

Inter la aparte konataj socialdemokrataj politikistoj estas ekzemple

Socialdemokratiaj partioj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-politiko