Socialisma Partio de Svislando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de Volksrecht, iama taga gazeto de la Socialisma Partio de Svislando

La Socialisma Partio de Svislando (germane Sozialdemokratische Partei der Schweiz, france Parti socialiste suisse, itale Partito socialista svizzero, romanĉe Partida socialdemocratica da la Svizra, mallongigo SP) estas politika partio en Svislando. Ĝi estas reprezentata per du membroj (Micheline Calmy-Rey kaj Moritz Leuenberger, kiun lastan la 1-an de oktobro anstataŭos Simonetta Sommaruga) en la Federacia Konsilio, tio estas la svisa registaro, kaj do apartenas al la kvin registaraj partioj de Svislando. Ĝia prezidanto ek de 2008 estas Christian Levrat.

Politika programo

La Socialisma Partio de Svislando per ĝia aktuala politiko defendas klasike maldekstrecajn social-demokratiajn poziciojn. Ĝi defendas fortan ŝtaton, kiu protektu la malfortulojn de la fortuloj, ĝi defendas bonan publikan servon, estas kontraŭ drastaj ekonomiaj liberaligoj sed por sociaj liberaligoj, por protekto de la medio kaj klimato, por ekstera malfermo de Svislando precipe por aliĝo al Eŭropa Unio, kaj por sekurecpolitiko kiu baziĝas sur pacifismo. La kantonaj kaj lokaj sekcioj de la Socialisma Partio de Svislando disponas pri vasta aŭtonomio, iliaj programoj do povas diferenciĝi de la programo de la nacia partio. Kvankam laŭ la germana nomo kaj la fakto, ke ĝi membras en la registaro, oni emas kompari la Socialisman Partion de Svislando kun la Socialdemokratia Partio de Germanio ĝi laŭ ĝia programo, politiko kaj klientaro multe pli proksimas al La Maldekstro.

Historio

La Socialisma Partio de Svislando estis fondita la 21-an de oktobro 1888. Post la unua mondmilito en la jaro 1918 la Socialisma Partio de Svislando organizis la Nacian Strikon, kiun la Federacia Konsilio ĉesigis post kvar tagoj per helpo de la armeo. Tamen la striko havis gravajn konsekvencojn kaj plibonigis la sorton de la laboristoj ekzempe per la enkonduko de la 48-hora laborsemajno kaj la proporcia elektorajto estis enkondukita, kio ebligis al la Socialisma Partio duobligi la nombron de siaj membroj en la nacia parlamento. En la jaro 1921 la Socialisma Partio de Svislando kontraŭis aliĝon al la Tria Internacio, sed ĝi aliĝis en la jaro 1926 al la Dua Internacio. Per la elektoj de 1943 dum la 2-a Mondmilito la Socialisma Partio fariĝis kun 53 membroj la plej forta partio en la nacia parlamento kaj elektiĝis kun Ernst Nobs la unua socialisma federacia konsilanto. Post la demisio de Max Weber en la jaro 1953 la Socialisma Partio ĝis 1959 denove ne estis reprezentita en la federacia registaro. En la jaro 1959 estis kreita la tiel nomita sorĉa formulo de la granda koalicio, kaj ek de tiam la Socialisma Partio estas reprezentata per du membroj en la Federacia Konsilio. En la lastaj jaroj la Socialisma Partio pli kaj pli perdis voĉojn favore al la Verda Partio de Svislando, tiel ke nuntempe ĝi estas reprezentata per malpli ol 20% de la voĉoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto