Ruĝa stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Socialisma stelo)

La kvinpinta Ruĝa stelo estas simbolo de spcialismo kaj poste de komunismo kaj reprezentas la 5 fingrojn de la laborista mano, sed ankaŭ la 5 loĝatajn kontinentojn. Ĝi ofte uzatis/uzatas por demonstri la regpovon de la Komunista partio.

Ruĝa stelo sur la flago de Sovetunio kun martelo kaj flaĉilo

La ruĝa stelo estas/estis ofte lokite en flagojn aŭ blazonojn de socialismaj landoj, ekz., en flago de la iama Jugoslavio. Ĝi ofte formas unuon kun martelo kaj falĉilo.

pli frua flago de Jugoslavio

Post disfalo de la eŭropaj komunismaj landoj, ankaŭ la ruĝa stelo malaperis en tiuj landoj. En Hungario estas malpermesita uzi ĝin publike kiel komunisman simbolon (okazis ekzemple ke oni denuncis homon, ĉar li lokigis figuron de ruĝa stelo sur la kristnaskan arbon staranta en la ĝardeno).


La nocio "Ruĝa stelo" aperas ankoraŭ en la nacia formo kiel:

  • nomo de armea gazeto (ruse: Krasnaja Zvezda).
  • nomparto de futbalkluboj
    • Ruĝa Stelo de Beogrado
    • Ruĝa Stelo de Leipzig