Socialismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Socialismo estas politika doktrino kiu celas kolektivan posedon de la produktrimedoj, por ĉesigi ekspluatadon al la laboristoj faritan de la mastraro kaj posedantaro. Tial ĝi celas la ĝeneralan intereson anstataŭ nure personan intereson (sed kompreneble lastcele la intereso de konkretaj individuoj ja estas la celo). Socialismo ebligus, kaj historie estigis tre diversajn formojn ekde totalismajn diktaturojn ĝis anarkiistaj sistemoj pasante tra tre klasikaj demokratiaj respublikoj. Tamen la ĉefaj bazoj estas respekto al homoj, libereco kaj egaleco.

Vidu ankaŭ: Atingoj de socialismo en Sovetunio.

Historio

Prahistorio de Socialismo

Kaj turniĝe el tiu epoko al la sekvonta: la unua politike aganta kaj revolucia socialisto:

Utopia socialismo de 1840

La unua apero de la vorto "socialismo" en la historio estis en 1826 en la London Cooperative Magazine aludante al Robert Owen

Ĉefaj teoristoj de socialismo en la unua duono de la 19-a jarcento, kiuj poste estis ofte nomitaj (ĉefe de la marksistoj) "utopiaj socialistoj":

En la jardeko de 1840 la laborista movado ekorganiziĝis. La plej konata sekvo de tiu periodo estis la kreado de la unua internacia organizo de laborista, konata kiel 1-a Internacio.

Formas en li mem transiro kun la sekvanta epoko la germano Wilhelm Weitling

Anarĥiismo kaj anarĥo-sindikatismo

Postaj diskutoj inter la sekvantoj de anarkiistaj tendencoj kaj la marksistoj kondukis al splitiĝo de la movado. Post tiu momento, la vorto socialisto estis pli uzata por paroli pri la sekvantoj de tiu ĉi lasta tendenco.

Vidu: Anarkiismo

Marksismo kaj ties sekvoj

La socialismo ricevis fortan influon de la pensoj de Karl Marx. Kelkajn jarojn post la splitiĝo kreiĝis nova internacia asocio, kiu ricevis la nomon 2-a Internacio, aŭ Socialista Internacio, grupiganta partiojn pli-malpli influitaj de marksismo.

Post la Rusa Revolucio en 1917 okazis nova splitiĝo en tiu movado. La plej fortaj defendantoj de tiu ĉi movado alprenis la nomon komunistoj, kvankam plu uzis la nomon socialismo por paroli pri sia sistemo. Ci vidu 3-a Internacio kaj 4-a Internacio.

Social-demokratio

La socialistoj kiuj ne aliĝis al la 3-a Internacio plu konservis la nomon socialistoj, sed ankaŭ estis konataj de tiam kiel socialdemokratoj.

Unue tiu vorto aludis, rilate la fendon kaŭzita de leninismo, al la fakto, ke ili volis efektivigi socialismon, sed nur pere de demokrata regpreno, kaj de reformoj respektemaj al la tradiciaj liberoj.

Sed post kontinua evoluo, social-demokration finfine iĝis politiko, kiu tute ne celas malkonstrui kapitalismon, nek anstataŭi ĝin per socialismon, sed nur igi ĝi pli bone vivebla por la laboristoj, ktp, pere de le tiel nomataj "sociaj leĝoj", reguligo de la laborjuro, Socia sekureco, pli-malpli granda intervenoj de la ŝtato en la ekonomio en le celo reguligi ĝin profite al la lando kaj ties loĝantoj. Ekzemplo: la Labour Party de la 1950-aj jaroj, svedaj socialistoj, ktp.

Kaj de la jaroj 1980-aj oni eĉ vidas social-demokratoj malmunti la sociajn leĝojn de la pasinto, kaj la atingitajn paŝojn de la ĝistiama social-demokratio, dirante, ke pro tutmondiĝo ili devis tion fari por esti "modernaj". Ekzemplo de tiu politiko estas en Britio Tony Blair, en Francio Michel Rocard, ktp.

Nuna situacio

Auguste Blanqui

Krizo de la fina 20-a jarcento

Nuntempo de Alimondismo, kien, kiel kaj kia socialismo.

Specoj de socialismo

Konataj socialistoj

Historiaj

Nunaj gvidantoj

Bibliografio en Esperanto

Laŭ EdE-S

Socialismo: ĝia ideologio kaj realigo. - De S. Chazan. 1933, 48 p. „Kontraŭ la revolucia socialismo, li estas adepto de la evoluismo, emfazante, ke la socialismo estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ morala problemo, por la efektivigo oni bezonas ĝeneraligon de l' altruista moralo.“ (xy, „Lingvo-Libro“, l934, p.: 26.)

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoLeginda