Socialismo de la 21-a jarcento

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Socialismo de la 21-a jarcento estas la socia ordo, kies celadon proklamis prezidento de Venezuelo Hugo Chávez. Li multfoje diris, ke li volas konstrui en sia lando "socialismon kun homa vizaĝo", kiu prenos nur ĉion plej bonan de la ekzistintaj en la pasinta jarcento socialismaj sistemoj. Ideoj de Chávez pri tia socialismo estas evidente tre popularaj en lia lando, kion montras lia propra populareco, kaj ankaŭ eksterlande, speciale en la landoj de Latina Ameriko.

Hugo Chávez tenas malgrandan libreton de Venezuela Konstitucio dum la Monda Socia Forumo en Porto-Alegro (Brazilo), 2005

Proklamo de socialismo de la 21-a jarcento kaj ligitaj kun ĝi ideoj kontraŭigis al Venezuelo kelkajn landojn, kiujn socialisma diskurso tradicie nomas imperiismaj (plej unue Usono). Tio devigis Venezuelon grandigi elspezojn por ŝtata defendo, kion provis eluzi venezuela opozicio dum la prezidentaj elektoj en decembro 2006; la opozicia kandidato promesis tiam "ĉiun ĵus aĉetitan de Chávez rusan ĉasaviadilon ŝanĝi al civita aviadilo".

En januaro 2007 Chávez anoncis pri baldaŭa naciigo de la grandaj naftaj kaj naftoperlaboraj kompanioj en sia lando.

En majo 2007 Chávez abolis enirajn ekzamenojn en la ŝtataj universitatoj. Li diris, ke tiuj ekzamenoj malhelpas la simplajn venezuelajn junulojn ekstudi. Li ankaŭ promesis altigi stipediojn ĝis 100 usonaj dolaroj kaj organizi kvalitajn kaj nemultekostajn manĝejojn por studantoj de la lando. Tiuj liaj agoj estis aplaŭditaj de la studentaro.

En la ekstera politiko ideoj de Chávez subkomprenas fondon de "akso de bono" (Venezuelo, Bolivio, Kubo kaj eventuale aliaj landoj) por ekvilibrigi la mondon, kiun laŭ li nun regas imperiismo gvide de Usono.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]