Socialistische Partij Anders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Socialista partio malsama (Belgio))
Socialista Partio Alimaniere
Socialistische Partij Anders
Emblemo de Socialista Partio Alimaniere
partio
Lando  Belgio
Estro Conner Rousseau
Fondiĝo 2001
Lingvo(j) Nederlanda lingvo
Ĉefa sidejo Grasmarkt 105/37

1000 Bruselo

Koloro(j) Ruĝa
Ideologio Socialdemokratio
Internacia aliĝo Socialista Internacio
Ĵurnalo kd.
Junulara organizaĵo Jongsocialisten
Retejo s-p-a.be
vdr

Socialistische Partij Anders (sp.a) (esperante Socialista Partio Alimaniere) estas socialdemokrata politika partio en Flandrio.

Dum la pasintaj balotoj por la flandra kaj la federacia nivelo, la 'flandraj socialistoj' formis kartelon kun la maldekstre-liberala partio Spirit. En 2006 ili kune havas ministrojn kaj ŝtatsekretariojn en la flandra, federacia kaj brusela ĉefurba registaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1977 la unitarisma BSP-PSB apartiĝis en du sendependaj partioj en Valonio kaj Flandrio: Parti Socialiste (PS) kaj Socialistische Partij (SP).

Menciindaĵoj de la historio de la partio estas i.a.:

  • la partio havas longan tradicion de kunlaboro/-regado kun la partio Christen-Democratisch en Vlaams.
  • en 1995 la partio kompromitiĝis pro ŝmirmono rilate la aĉeton de Agusta-helikopteroj por la belga armeo. Tio kaŭzis la demision de la tiama NATO-estro, eks-partiestro kaj eks-ministro Willy Claes. Louis Tobback sukcese savis la partion per kampanjo kiu emfazis la graveco de socialisma partio por gardi la socian sekurecan sistemon.
  • en 1999 estis dioksina krizo en la lando. Oni trovis dioksinon en la manĝaĵo de bestoj. Ankaŭ la SP multe suferis pro la fiaska regado: pluraj gravuloj devis demisii. Steve Stevaert poste sukcesis repopularigi la partion.

Nomŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Antaŭe la partio nomiĝis SP; socialisma partio. En la jaro 2002 la partio decidis ŝanĝi la nomon al 'sp.a', kun punkto inter 'sp' kaj 'a' por eviti konfuziĝon kun la valona urbeto Spa kaj kun la fama akvo kiun oni tie enboteligas.

Evidente ne nur la nomo ŝanĝiĝis. Oni ankaŭ multe modernigis la partion mem organizante i.a. ideologiajn kongresojn komence de la nova jarcento. Eĉ la partio nuntempe sin malfermas al kunlaboro kun liberaluloj (spirit) kaj fama pastro aliĝis al la partio.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

La socialisma partio tradicie defendas la laboristojn kaj strebas al pli da kontrolo de la ŝtato. Ĉefe en Flandrio sp.a havas sukceson defendante la sistemon de socia sekureco kaj senpagigante la publikan transporton.

Ĉefaj figuroj de la partio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]