Socialistische Partij Anders

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Socialistische Partij Anders (sp.a) [eo: socialisma partio malsama], kun subtitolo Sociaal Progressief Alternatief [eo:socia progresema alternativa], estas maldekstrema soci-demokrata politika partio de Flandrio kiu havas 67.641 membrojn (ciferoj de la jaro 2004).

Dum la pasintaj balotoj por la flandra kaj la federacia nivelo, la 'flandraj socialistoj' formis kartelon kun la maldektre-liberala partio spirit. Momente (en 2006) ili kune havas ministrojn kaj ŝtatsekretariojn en la flandra, federacia kaj brusela ĉefurba registaroj.

La nuna prezidanto de la partio estas Caroline Gennez.

Historio

En 1977 la unitarisma BSP-PSB apartiĝis en du sendependaj partioj en Valonio kaj Flandrio: Parti Socialiste (PS) kaj Socialistische Partij (SP).

Menciindaĵoj de la historio de la partio estas i.a.:

  • la partio havas longan tradicion de kunlaboro/-regado kun la partio Christen-Democratisch en Vlaams.
  • en 1995 la partio kompromitiĝis pro ŝmirmono rilate la aĉeton de Agusta-helikopteroj por la belga armeo. Tio kaŭzis la demision de la tiama NATO-estro, eks-partiestro kaj eks-ministro Willy Claes. Louis Tobback sukcese savis la partion per kampanjo kiu emfazis la graveco de socialisma partio por gardi la socian sekurecan sistemon.
  • en 1999 estis dioksina krizo en la lando. Oni trovis dioksinon en la manĝaĵo de bestoj. Ankaŭ la SP multe suferis pro la fiaska regado: pluraj gravuloj devis demisii. Steve Stevaert poste sukcesis repopularigi la partion.

Nomŝanĝo

Antaŭe la partio nomiĝis SP; socialisma partio. En la jaro 2002 la partio decidis ŝanĝi la nomon al 'sp.a', kun punkto inter 'sp' kaj 'a' por eviti konfuziĝon kun la valona urbeto Spa kaj kun la fama akvo kiun oni tie enboteligas.

Evidente ne nur la nomo ŝanĝiĝis. Oni ankaŭ multe modernigis la partion mem organizante i.a. ideologiajn kongresojn komence de la nova jarcento. Eĉ la partio nuntempe sin malfermas al kunlaboro kun liberaluloj (spirit) kaj fama pastro aliĝis al la partio.

Ideologio

La socialisma partio tradicie defendas la laboristojn kaj strebas al pli da kontrolo de la ŝtato. Ĉefe en Flandrio sp.a havas sukceson defendante la sistemon de socia sekureco kaj senpagigante la publikan transporton.

Ĉefaj figuroj de la partio

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝo