Societo por Mondamikiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Societo por Mondamikiĝo (angle World Friendship Society) estis propono de Sir Thomas Vezey Strong en 1912, kiam li estis urbestro de Londono.

La korespondadreso estis la sidejo de Browning Settlement, kies direktoro estis F. Herbert Stead, la frato de William Thomas Stead.

La teksto troviĝas en La Revuo (1912, paĝoj 563 - 567), kie li anoncas unuan kunvenon dum la Universala Kongreso en Berno, sed la teksto estis originale sendita al Pola Esperantisto.

En la enkonduko li skribas, ke li gvidis kiel urbestro en la jaro 1911 la konferencon pri Paco kaj Arbitracio inter Britio kaj Usono. Li sendis la raporton al ĉiuj urbestroj de Britio. Poste la raporto estis tradukita al Esperanto kaj tiu informas pri la gigantaj elspezoj por armeoj kaj militŝipoj en ŝtatoj de Eŭropo. Por limigi la elspezojn por prepari militon laŭ Strong necesas senperaj kontaktoj inter Britio kaj Germanio por komprenigi, ke ĉiuj eŭropaj ŝtatoj havas komunan celon: La paco.

Li informas, ke li estas prezidanto de ĉi tiu societo, kiu "senbrue laboras" kaj estas en Britio la filio "Conciliation International", fondita de Barono Paul Henri d’Estournelles de Constant (Nobelpremio pri Paco, 1909) kun filioj en Usono, Germanio kaj aliloke. (angle: "World Association for International Conciliation").

La societo fidis al la frateco de la homaro, ĉar ĝi fidis al la patreco de Dio. La ideologia bazo estis kristana, nome la La Preĝo sur la Monto kaj la Patro Nia, sed malferma al ĉiuj religioj.

Fonto[redakti | redakti fonton]