Sociologio de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sociologio de Esperanto estas parto de sociologio, kiu esploras strukturon, funkcion kaj evoluon de esperanta socio. Ĝis nun aperis relative malmultaj sciencaj verkoj pri sociologio de Esperanto.

Bonan superrigardon pri tiu fako liveras la libro de Nikola Rašić "La rondo familia"[1], kiu listigas kaj pritraktas la ĉefajn studojn faritajn ĝis la dato de ĝia publikigo (1994). Ili ne multas "iom mirige, ĉar nia komunumo ekzistas jam plenan jarcenton kaj ĉar preskau ĉiu nia publika deklaro aludas al la rolo de Esperanto en la socio"[2]. La verko tamen priskribas la rezulton de pluraj statistikaj esploroj faritaj en kelkaj landoj kaj internaci-skale. La plej frua estas de 1926-27, la aliaj el la tempo inter 1968 kaj 1991. Grandan parton okupas lia propra studo el la jaro 1985, kiu prezentas aparte riĉan materialon.

Alia grava libro, verkita en la angla, estas "The Esperanto movement", de Peter Forster, rezulto de liaj propraj universitatnivelaj studoj pri la movado kaj ĝiaj anoj.

Ĉefaj eltrovoj[redakti | redakti fonton]

Eblas aserti, ke averaĝe en Esperantujo plimultas viroj, ne tute junaj, kun sufiĉe maldekstraj politikaj simpatioj, ofte senedz(in)aj, kun alta grado de klero, precipe menslaboruloj, multhobiaj, sciantaj kaj uzantaj fremdajn lingvojn, konsciaj pri lingvokomunikiĝaj problemoj, kaj ne tre religiaj.[3].

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En naciaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikola Rašić: La Rondo Familia. Pisa: Edistudio, 1994
  2. El la prezentado de Ulrich Lins pri la libro
  3. https://www.esperanto.be/fel/mon/rec/rfam.html
  4. KAEST 2010: Prelegoj