Sofia Báthori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sofia Báthori
Persona informo
Naskiĝo 1629
en Șimleu Silvaniei
Morto 14-an de junio 1680 (1680-06-14)
en Palanok Castle
Tombo Košice vd
Religio Kalvinismokatolikismo vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Familio
Dinastio Báthory de Somlyó
Patro András Báthory vd
Patrino Anna Zakrzewska vd
Edz(in)o Georgo Rákóczi la 2-a vd
Infanoj Francisko Rákóczi la 1-a vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BÁTHORI Sofia [batori] somlyóiBáthory Zsófia (naskiĝis en 1629, mortis en Munkács la 14-an de junio 1680) estis edzino de Georgo Rákóczi la 2-a.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Sofia Báthori iĝis edzino de Rákóczi en 1643, kiam li estis ankoraŭ kapitano de Várad kaj ŝi konvertiĝis al reformita religio. Post la morto de sia edzo en 1660 ŝi rekonvertiĝis kune kun sia filo Francisko Rákóczi la 1-a al la romia katolika eklezio kaj ŝi retiriĝis al sia bieno en Hungarujo. Samtempe ŝi iĝis adepto de la imperiestro. En siaj bienoj ŝi persekutis la protestantajn predikistojn, poste ankaŭ la servutulojn. Ankaŭ la kolegio de Sárospatak ĉesis agadi. Ŝia filo miksiĝis en 1671 en komploton Wesselényi, sed ŝi savis lian vivon paginte 400 000 Ft kaj enlasinte en siajn fortikaĵojn la germanan gardistaron. Je la fino de sia vivo ŝi falis sub influon de jezuito Imre Kis kaj tiu konduto frontis ŝin ankaŭ kontraŭ sian bofilinon Helena Zrínyi.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • A háborúságnak szenvedéséről való ének és Harminckettedik psalmus (Ambaŭ en eldono de Áron Szilády: Régi Magy. Költők Tára, IV. Bp., 1883).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon