Sofia Gubaidulina

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sofia Gubaidulina

Sofia GUBAIDULINA (naskiĝis la 24-an de oktobro 1931 en Ĉistopol, Sovetunio) estas rusa komponistino. Ŝiaj muzikverkoj ofte inkludas malkutimajn kombinojn de instrumentoj.

Enhavo

Vivo [redakti]

Gubaidulina naskiĝis en Ĉistopol, Tatarstano. Estante junulino, ŝi ofte en kampoj apud ŝia domo preĝis, ke ŝi iam iĝu komponistino. Ĉe la konservatorio de Kazan ŝi studis la fortepianon kaj muzikon, kaj gradiĝis en 1954. Poste Gubaidulina enteprenis pluan muziklernadon en Moskvo, instruite de Nikolai Pejko ĝis 1959 kaj de Vissarion Ŝebalin ĝis 1963. Gubaidulina plifamiĝis eksterlande en la komencaj 1980-aj jaroj, plejparte kiam la violonisto Gidon Kremer ekinteresiĝis pri ŝia violonkonĉerto.

En la Sovetunio ŝia muziko estis mallaŭdata kiel "malrespondeca" pro ties disonancemo kaj nekutimeco; tamen Dmitri Ŝostakoviĉ, evaluante ŝian finekzamenon, kuraĝigis Gubaidulinan daŭri laŭ la "malvera vojo". Malgraŭ tio, la komponistino estis permesata esprimi sian modernismon per kelkaj muzikaĵoj skribataj por dokumentaj filmoj.

Gubaidulina estas ortodoksa kristanino, kaj religio influis ŝian verkaron. En intervjuo ŝi diris, ke muziko por ŝi estis eskapo el la "terura" sociopolitika atmosfero de Sovetunio.

Ekde 1992 Gubaidulina loĝas ĉe Hamburgo, Germanujo. Ŝi estas ano de la frankfurta kaj hamburga muzikakademioj kaj la Reĝa Sveduja Akademio de Muziko.

Verkoj [redakti]

Orĥestraj [redakti]

  • 1986 — Stimmen... Verstummen...
  • 1989 — Antwort ohne Frage (Respondo sen demando)
  • 1992 — "Stufen" por orĥestro
  • 1994 — Фигуры времени (Figuroj de tempo)
  • 2002 — La rajdanto sur la blanka ĉevalo
  • 2003 — Свет конца (Lumo de l' fino)
  • 2006 — Bankedo dum pestego

Ensemblaj [redakti]

  • 1957 — Kvinteto por fortepiano, du violonoj, violo, kaj violonĉelo
  • 1965 — Fortepiana sonato
  • 1974 — Dek preludoj por sola violonĉelo
  • 1976 — Trio por tri trumpetoj
  • 1977 — Dueto-sonato por du fagotoj

Eksteraj ligiloj [redakti]