Sofo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sofo por sidado
Sofo en rokoko-stilo
Sofolito eltirita kaj elfaldita por dormado

Sofo (de la araba suffa, ripoz-benko) estas meblo, kiu permesas komfortan sidadon de pli ol unu persono.

Sofo kutime troveblas en vivoĉambroripozejo en hejmo. Sofoj estas faritaj el plej diversaj teksaĵoj kaj ledoj super ligna kadro. Tipa sofo ofertas du ĝis tri sidlokojn kaj havas dorso-apogilon kaj brak-apogilojn ĉe ambaŭ flankoj.

Variaĵoj

Sofoj multe varias laŭ stilo, formo kaj funkcio kaj havas diversajn nomojn laŭ lingvoj kaj kulturoj. Internacie unueca terminaro ne ekzistas. Plej popularaj variaĵoj estas:

  • Kanapo (de franca canapé < latina conopeum < malnovgreka κωνωπεῖον) estas salonmeblo, longa seĝo por pluraj personoj, kun dorsoapogilo kaj remburita sidloko[1]
  • Divano (de araba dawwana – "skribi", "noti" tra diwan "oficeja ĉambro") estas sofo sen dorsa kaj braka apogiloj kaj sen suba malplena spaco[2]
  • Sofolito estas sofo kun eltirebla kesto sub la sidlokoj, kiu enhavas nedaŭran, elfaldeblan liton. Kiel plurfunkcia meblo ĝi dumtage servas al sidado, dumnokte al dormado. Sofolitoj tiel ŝparas spacon kaj estas uzata precipe en malgrandaj apartamentoj.

Sofo origine estis la trono de araba estro kaj ekzistas de la antikva epoko. Dum longa tempo ĝi estis distingita meblo, sed post la industriigo sofo iĝis komunuza meblo de la meza kaj malalta klasoj.

Sofo estas ofte ligita kun la freŭda psikanalizo. Freud origine uzis sofon kiel kuŝejon de la paciento dum hipnoto kaj analizo.

Notoj

  1. PIV 2005, dif. 1. Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto.
  2. PIV 2005. 2-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.

Vidu ankaŭ