Sofonisba Anguissola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sofonisba Anguissola
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1532 (1532-01-01)
en Kremono
Morto 16-an de novembro 1625 (1625-11-16) (93-jaraĝa)
en Palermo
Lingvoj itala
Loĝloko Kremono
Ŝtataneco Italio
Familio
Patro Amilcare Anguissola
Frat(in)oj Minerva Anguissola • Europa Anguissola • Lucia Anguissola • Anna Maria Anguissola • Elena Anguissola
Edz(in)o Orazio Lomellino • Fabrizio Moncada
Okupo
Okupo pentristo • artisto • vidartisto • dezajnisto
Verkoj Miniature Self Portrait (Anguissola, Boston)
Portrait Group with the Artist’s Father, Brother and Sister
Portrait of the Artist's Sisters Playing Chess
vdr

Sofonisba Anguissola (oni ankaŭ literumas ĝin Anguisciola) (ĉ. 1532 – 16 novembro 1625) estis itala Renesanca pentristo, kiu naskiĝis en Kremono. Ŝia edukiĝo estis bona, kaj inkluzivis la belajn artojn, kaj ŝia studado en la laborejoj de lokaj pentristoj fariĝis modelo por la akcepto de virinoj kiel studentoj de arto. Dum ŝia junaĝo, Anguissola vojaĝis al Romo, kie ŝi renkontis Mikelanĝelon, kiu tuj rekonis ŝian talenton, kaj al Milano, kie ŝi pentris la portreton de la Duko de Alba. Ŝi interŝanĝis desegnaĵojn kun Mikelanĝelo.[1]

Tri geknaboj kun hundo.
Portreto de la Infantinoj de Hispanio nome Izabela kaj Katalina.

Izabela de Valois, edzino de la reĝo Filipo la 2-a de Hispanio, estis entusiasma ne-profesia pentristo, kaj oni instigis Anguissolon vojaĝi al Madrido por instrui ŝin, kun la rango de atenda sinjorino. Ŝi poste fariĝis oficiala kortuma pentristo de la reĝo, kaj ŝanĝis ŝian stilon laŭ la pli formalaj bezonoj de oficialaj portretoj por la Hispana kortego. Post la morto de la reĝino, Filipo helpis aranĝi ŝian edziĝon al nobelo. Ŝi transloĝiĝis al Palermo, kaj poste Pizo kaj Ĝenovo, kie ŝi daŭrigis la pentradon, verŝajne kun la subteno de siaj du sinsekvaj edzoj. Ŝi vivis ĝis la aĝo de naŭdek tri, kaj mortis ĉe Palermo.

Memportretoj kaj familianoj estis ŝiaj plej oftaj temoj, sed en sia malfrua vivo ŝi ofte pentris religiajn temojn. Multaj el ŝiaj religiaj bildoj perdiĝis. Post kiam ŝia vido-kapablo malfortiĝis, ŝi fariĝis patronon de la artoj. La bildaro de Anguissola daŭre influis sekvajn generaciojn de artistoj, kaj ŝia granda sukceso malfermis la vojon al sukcesaj profesiaj artaj karieroj por virinoj. Oni povas vidi ŝiajn pentraĵojn en galerioj en Bostono (ĉe la Isabella Stewart Gardner Muzeo), Bergamo, Breŝo, Budapeŝto, Madrido (Prado-Muzeo), Napolo, Sieno, kaj ĉe la Galerio Uffizi en Florenco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. H. W. Janson: History of Art, Revised and Epanded by Anthony F. Janson. Fourth Edition. New York: Harry N. Abrams, Incorporated, 1995, p. 510