Soggetto cavato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Soggetto cavato estas muzikteknika novaĵo de Josquin Desprez, poste nomita de la teoriisto Zarlino en sia Le institutioni harmoniche el 1558 soggetto cavato dalle parolelaŭlitere: 'temo tranĉita el la silaboj'.

La tekniko baziĝas sur la solfeĝa silaboserio, kies uzadon Guido van Arezzo, monaĥo el la 11-a jarcento, prezentis por instrui al kantistoj kanti ekde la folio. La silaboj ut, re, mi, fa, sol kaj la estis uzataj por helpi la kantistoj, parkerigi la strukturon de plen- kaj duontonoj. Tiu ĉi tekniko, la solfeĝo, post malgrandaj ŝanĝetoj estas plu uzata; nur do anstataŭis ut, kaj ti kelkfoje estas uzata post la.

El la serio de solfeĝovokaloj Josquin Desprez tranĉis siajn muziknotojn: utiligante la vokalon el ĉiu solfeĝosilabo, Josquin konektis la tonalton de la solfeĝosilabo kun la vokaloj de la teksto, kiun li volis muzikigi. En la kazo de la Missa 'Hercules dux Ferrariae' la teksto, kiun Josquin provis muzikigi, estis Hercules Dux Ferrariae: ĉiu vokalo el tiuj tri vortoj estis ligitaj al la kongrua solfeĝosilabo kaj tiu ĉi difinis la tonalton. Tiamaniere la temo estas ‚tranĉita‘ el la vokaloj:

Her cu les Dux Fer ra ri ae
re ut re ut re fa mi re

Post kiam la soggetto cavato estas formita el la teksto, la komponisto povas utiligi la tonalton kiel kanto firma en sia muzikaĵo. La Missa 'Hercules dŭ Ferrariae' ne nur estas de graveco, ĉar ĝi estas la plej fama modelo por sogetto cavato, sed ankaŭ ĉar ĝi estas la plej frua. Josquin uzis tiun ĉi teknikon ne nur unufoje; li verkis pluajn soggetto cavato-jn. Ekz. li komponis profanan verkon, kiu uzas la frazon Vive le roy (ut, mi, ut, re, re, sol, mi – je kio la silabo ut estas uzata por la litero v). Lia Missa La sol fa re mi estas soggetto cavato, je kiu estas ligita anekdoto.

La mecenato de Josquin, kardinalo Ascanio Sforza, dumtempe en financaj malfacilaĵoj, onidire forrifuzus la klopodon de la komponisto pri pagado per la trankviliga "Lascia fare a me" (lasu tion preteri min); post kiam la amiko de Josquin, la renesancopoeto Serafino d’Aquila, transformis la eldiron en ĝian muzikan ekvivalenton kaj prilaboris ĝin en soneto direktita al la komponisto.

Unu el la trakomponitaj kanzonoj de Josquin, Mi lares vous havas la unuajn tri silabojn mi, la, re en kvar el la kvin voĉoj. En sia moteto Illibata Dei virgo Josquin uzas sian propran nomon kiel akrostikon en teksto pri la virgo Maria, sed la soggetto la mi la estas prenita el la nomo Maria.

La tekniko de la soggetto cavato estis ankaŭ uzata de aliaj komponistoj kaj kun similaj celoj. Fakte estis dediĉitaj al duko Ercole la 2-a de Ferrara kvin de tiaj mesoj: du de Cypriano de Rore kaj de Lupus Hellinck, unu de Majstro Jan kaj unu de Jacquet van Mantua. Ĉiuj elfosas siajn inspiradon el la meso de Josquin. En la lasta, tiu ĉi de Jacquet, la prunteprenado tiom ampleksas, ke Josquin mem kelfoje estas citita kaj la sama struktura skemo estas sekvata kiel ĉe Josquin. Se Jacquet prunteprenis por sia propra Herculesmeso multan de Josquin, li verkis ankaŭ alian meson, kiu baziĝas sur sogetto cavato, la Missa 'Ferdinandus dŭ Calabriae'. Kiel ajn, la influo de Josquin sur Jacquet ŝajnas esti forta, ĉar ankaŭ tiu ĉi meso montras similaĵojn kun tiu ĉi de Josquin.

Ankaŭ Lupus verŝajne starus sub la influo de la Joskena uzo de la soggetto cavato. Krom sian Herculesmeson Lupus ankaŭ komponis alian sogetto cavato, dediĉita al la imperiestro Karlo la 5-a, la Missa 'Carolus Imperator Romanorum Quintus'.

Limigita nombro de komponistoj, kiuj aplikis la soggetto cavato, tion ne faris per Herculesmeso. La komponisto Jacobus Vaet skribis verkon dediĉita al imperiestro Ferdinando la 1-a, kiu baziĝas sur la soggetto 'Stat felix domus Austriae' . Adriaan Willaert uzis soggetto cavato en du motetoj por hertog Francesco la 2-a Sforza de Milano. Unu el la sentitolaj mesoj de Willaert eble baziĝus sur sogetto cavato.

Kvankam la tekniko de la soggetto cavato estas interesa, ĝi ne ofertis al la komponistoj senfinajn eblecojn. Limigo de la kompontekniko kuŝis en la elekto de la tonaltoj por ĉiu silabo. Ĉiu silabo ebligis nur unu tonalton, escepte de la vokalo a, kiu estas utiligebla kaj por fa kaj por la. Kiel ĉisupre raportite, la tekstelekto de Josquin prefere taŭgas por cantus firmus. Postaj komponistoj spertis konsiderindajn problemojn ĉe la aplikado de la soggetto cavato. Krome la muziko tiam estis daŭre ŝanĝiĝema. Komponistoj, kiuj utiligis la soggetto cavato, vivis en epoko, en kiu la kanto pli kaj pli malofte estis la bazo de la muziko kaj en kiu la cantus firmus estis deigata. Ĉar la soggetto cavato ĉiam estis uzata kiel cantus firmus, ne estas mirige ke, kiam la cantus firmus iom post iom iĝis ekstermoda, ankaŭ la soggetto cavato eksteruziĝis.

Fontoj

  • La angla vikipedio, kiu baziĝas sur jenaj fontoj:
  • Lockwood, Lewis. "Soggetto cavato," The New Grove Dictionary of Music and Musicians, Vol. 20. Eld. Stanley Sadie. Londono: Macmillan, 2001.
  • Moor, Paul. “Josquin des Pres: Plainchant; Missa Panga lingua; Missa la sol fa re mi,” High Fidelity 38, 3 (marto 1988): 63-64.