Sohrab Sepehri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sohrab Sepehri.

Sohrab SEPEHRI (naskiĝis la 7-an de oktobro 1928 en qom, mortis la 21-an de aprilo 1980) estis unu el la plej famaj poetoj kaj pentristoj de nuntempa Irano, estas homo kun optimista rigardo kaj pensmaniero. La profundaj pensoj kaj sintenoj malantaŭ liaj flue belaj poemoj, baziĝas sur lia funda kono pri la Perslingva literaturo, irana mistikismo kaj budhismo.

En la spegulo de liaj poemoj, li ĉiam ŝajnas esti gajanima ĝuante altajn ekstazojn, ĉu kiam li parolas simple pri la lavado de telero, ĉu kiam li priparolas morton:

Vivo estas lavado de telero.
Vivo estas la ektrovo de monereto en la stratkanaleto.
(el: La Piedir-sono de Akvo)


Kaj ni ne timu de la morto
Morto ne estas la fino de kolombo.
Morto ne estas cikada invers’.
Morto fluas en akacimens’.
(el: La Piedir-sono de Akvo)

Krom esti elokventa poeto, li ankaŭ kapable pentris. Li okazigis multnombrajn expoziciojn pri siaj pentraĵoj en Irano kaj eksterlande:

“Li ne estis pentristo kiu nur hobie poemu. Li nek estis poeto kiu de tempo al tempo ekdeziru preni la penikon. Kaj liaj poemoj kaj liaj pentraĵoj estis serioze ĝuantaj la plej altajn karakterizaĵojn artajn.” (el: Aŝuri 1981, bv. vd. Fontojn fine de la artikolo)

De 1951, kiam li publikigis sian unuan poemlibron La Morto de l’ Koloro ĝis 1967, sep poemaroj de li estis eldonitaj. Tiam por dek jaroj li pli ofte partoprenis en multaj pentraĵekspozicioj en Irano, Francio, Usono, kaj Svisio. Liaj poemoj kaj pentraĵoj estas tre intime interligitaj. Kaj en liaj pentraĵoj oni povas vidi la spurojn de liaj poemaj scenoj, kaj en la poemoj multokaze paroliĝas pri pentrado:

Mi estas Kaŝanano.
Pentristo mi estas.
Mi faras kaĝon de tempo al tempo pere de koloro, kaj vendas al vi
por ke per-kante de anemono kiu kaptitas ene de ĝi
via soleca koro refreŝiĝu.
Kia supozo, kia supozo, ... mi scias
mia pentraĵo estas senviva.
Mi bone scias, la baseno de mia pentraĵo senas je fiŝo.
(el: La Piedir-sono de Akvo)

Plejparte liaj verkoj, ĉu poemaj ĉu pentraj, temas pri la naturo. Naturelementaj nomoj, en liaj poemoj, kaj la naturaj koloroj (precipe tiuj troveblaj en dezertoj, kie trovas sin Kaŝano, lia naskiĝurbo) en liaj pentraĵoj, tiel okulfrapas ke oni nomemus lin la artisto pri la naturo. Sed ankoraŭ liajn verkojn pli profundigas lia mondorigardo filozofieca.

En 1977 li publikigis sian novan poemaron, Ni Nenio, Ni Rigardo kune kun ĉiuj siaj antaŭaj sep poemaroj en unu saman volumon nomata Ok Libroj. La itinero, kion li trapasis dum sia artista vivo, bonege montriĝas tra liaj verkoj. Samkiel okazas pri Mohsen Maĥmalbaf, la fama reĝisoro kaj verkisto de Irano (bv. rigardi n-ron 3 de revuo Irana Esperantisto, p. 3-5) ankaŭ Sepehri komencas per pli facilaj eldirmanieroj kaj finas per tre artistaj stiloj, kiuj iam ne estas facile kompreneblaj por la publiko. Rezulte, la plej popularaj verkoj liaj estas tiuj kreitaj en la mezposto de lia verkadoperiodo. Tion ĉefe konsistigas lia longa poemo La Piedir-sono de Akvo kaj la poemlibro La Verda Volumeno.

La Piedir-sono de Akvo, povus nomiĝi pensmaniera biografieto de la poeto: ĝi kronologieske registras pensetapojn kiujn li traspertis dum sia relative mallonga vivo materia (52 jaroj).

En Irano, plej multaj homoj, emas citi verso(j)n de siaj ŝatataj poetoj dum la ĉiutagaj konversacioj. Eĉ la verkaĵoj de kleruloj en multaj okazoj miksatas kun tiaj saĝornamoj. Sed tia citado plejparte okazas pri la versoj de poetoj kiuj verkis en la klasikaj kaj rimohavaj poemformoj – kaj la citaĵoj plejofte apartenas al pasintjarcentaj poetoj, kiel Kajjam (ĉ. 1045-ĉ. 1122), Hafezo (1320-1389), Sadio (1184-1281), Moŭlana (1207-1273, okcidente konata kiel Rumi) kaj … Ekzistas tre malmultaj novaj poetoj, kies verkerojn la publiko citemus ĉi tiel. Sohrab jam estas unu el ili: tie kaj tie oni povas aŭdi/legi liajn versojn inter la paroloj/skribaĵoj de personoj de tute diversaj socitavoloj, precipe inter la pli juna generacio. Jene ni provas konatiĝi kun Sohraba mondo tra liaj tiaj verkeroj, kiuj, kiel jamdirite, nun utiligats ankaŭ kiel proverboj kaj parolornamoj:

Li amas la simplecon:

Ni estu simplaj.
Ni estu simplaj; ĉu antaŭ bankgiĉeto, ĉu sub la arbo!
(el: La Piedir-sono de Akvo)
Li estas heroldo de amo kaj paco:
Mi venos kaj sur ĉiun muron, mi plantos dianton.
Sub ĉiu fenestro, mi kantos poemon.
Ĉiun korvon, mi aldonacos pinon.
(el: Kaj Mesaĝo sur Vojo)

Kvankam li estas tre sentema:

Se vi venas mia-flanken,
venu milde kaj trankvile, se ne, krevus
la porcelano minca de soleco mia.
(el: Oazo en Momento)

Tamen li estas realista:

Mia patrino iumatene diris: Estas trista tempo.
Al ŝi mi diris: La vivo estas pomo, oni devas mordi ĝin kunŝele.
(el: Simplakolore)

Ĝuste kiel multaj aliaj lialandaj poetoj, ĉu malnovaj (kiel Kajjam) ĉu novaj (Kiel Ĝalali, 1927-2000, bv. rigardi n-ron 2 de revuo Irana Esperantisto, p. 6-7), unu el la plej priparolataj temoj en liaj poemoj estas la morto:

Iu persono mortis lastnokte
Kaj ankoraŭ tritikpano estas bongusta.
Kaj ankoraŭ, akvo verŝiĝas malsupren, ĉevaloj trinkas.
La gutoj en fluo,
la neĝo sur silentŝultro
Kaj la tempo sur l’ spino de l’ lilako.
(el: La Moviĝemo de l’ Vorto Vivo)

Tio, kio eble ne ŝajnus multo por multaj, por Sohrab signifis multe: liarigarde pomo, granato, kolombo, … estas inter la plej valoraj aferoj – vivokialoj! Ĉiu nura el ili, kontentigus lin ekstazoivelen:

La vivo ne malplenas:
ekzistas afablo, ekzistas pomo, ekzistas kredo.
Jes
ĝis kiam anemono ekzistas, oni devas ĝui la vivon.
(el: En Golestano)
Ĵus kiam krevis granato
La mano ekiĝis dezirfontano!
(el: La Piedir-sono de Akvo)
Pro kio vi tristiĝis?
Korĝojigaĵoj ne malmultas: kiel ekzemploj, tiu ĉi suno,
postmorgaŭa infano,
venontsemajna kolombo.
(el: La Moviĝemo de l’ Vorto Vivo)

Plej ĉiaman kaj plej gravan pozicion en liaj poemoj havas la naturo. En liaj verkoj oni renkontiĝas kun vasta spektro de naturaj elementoj, de tre etaj insektoj:

Kaj ni ne deziru ke la muŝo forflugu de sur la fingropinto de l’ naturo.
(el: La piedir-sono de Akvo)

tra belaj aŭ nebelaj plantoj kaj bestoj – “nebelaj” ja onies-rigarde kaj neniel Sohraba-takse:

Mi ne scias
kial oni diras: ĉevalo noblas, kolombo belas.
Kaj kial en nenies kaĝo troviĝas vultur’.
Kion trifolia flor’ malpli havas ol ruĝa tulip’.
(el: La Piedir-sono de Akvo)

ĝis senvivaj naturaĵoj - kiuj cetere en la Sohraba mondo certe vivantas. Liaj poemoj plenplenas da riveroj, montoj, ĉielo, vento, pluvo, … kiuj ĉiam okupemas la ĉefan lokon en lia mondokoncepto. Sed, ilia ĉeesto en liaj pejzaĝoj ne limiĝas al iliaj nuraj eksteraĵaj sencoj; ĉiu el ili enportas mondon da signifo profunda en la far-li-kreitajn scenojn:

Mi estas islamano.
Rozo estas mia gebleo .
Fonto estas mia preĝuj’ , lumo estas mia mohro .
Dezerto estas preĝtapiŝo mia.
Mi vozuas per pulsado de l’ fenestoj.
En mia preĝo fluas la lun’, fluas spektr’.
Trans preĝo mia, la ŝtono videblas:
Jam kristaliĝis ĉiuj eretoj de mia preĝo.
Mi mian preĝon komencas tiam
kiam azanon ĝian, la vento estu dirinta el la minaretsupro de la cipreso.[1]
(el: la Piedir-sono de Akvo)

Multaj el liaj poemoj estas belesprimoj de zenaj konceptoj:

Mi, kiu parolis kun la popolo de tiu ĉi regiono tra l’ plej ovrataj fenestroj
Ne aŭdis parolon el tempomaterialo.
Neniu okulo ameme gapis al la tero.
Neniu delektiĝis vidante ĝardeneton.
Neniu taksis serioze korveton ĉe l’ farmosojlo.
(el: La Voko de l’ Komenc’)
Oni devas lavi l’ okulojn, oni devas aliel vidi.
Oni devas lavi la vortojn.
Vorto estu la vento mem, vorto estu la pluvo mem.
(el: La Piedir-sono de Akvo)

Kaj fine … sur lia tomboŝtono engravuriĝis jena poemo lia:

Se vi venas mia-flanken,
Mi estas malantaŭ neni-ujo.
Malantaŭ la neniujo ekzistas loko
Malantaŭ la neniujo, vejnoj de l’ aero plenas de kurieroj,
kiuj alportas novaĵon pri la ekburĝoninta floro de plej fora ter-arbedo.
...
Se vi venas mia-flanken,
venu milde kaj trankvile, se ne, krevus
la porcelano minca de soleco mia.
(el: Oazo en Momento)


Kronologie pri Sohrab Sepehri[redakti | redakti fonton]

  • 1928 Naskiĝis en Kaŝano
  • 1951 Eldoniĝo de lia unua poemlibro La Morto de Koloro
  • 1953 Licenciiĝis pri pentrado en la fakultato pri belartoj en Tehrana universitato
  • 1953 Partoprenis en kelkaj pentraĵekspozicio en Tehrano
  • 1957 Enskibiĝis en la Pariza Lernejo pri Belartoj en litografia fako
  • 1958 Partoprenis en la Unua Ĉiudujaja Pentraĵfestivalo de Tehrano
  • 1960 Partoprenis en la Dua Ĉiudujaja Pentraĵfestivalo de Tehrano kaj gajnis la unuan premion por belartoj
  • 1960 Lernadis ksilografion en Japanio
  • 1961 Vizitis al Hindio
  • 1961 Komencis instrui en la Artejo pri Belaj Artoj
  • 1963 Partoprenis en la bienalo de pentraĵoj en San-Paŭlo, Brazilo
  • 1964 Vizitis al Hindio, Pakistano kaj Afganio
  • 1965 Eldoniĝo de La Piedir-sono de Akvo
  • 1965-66 Vizitis al Eŭropaj landoj
  • 1966 Eldoniĝo de lia longa poemo La Vojaĝanto
  • 1967 Eldoniĝo de poemlibro La Verda Volumeno
  • 1967-77 Partoprenis en pli ol deko de pentraĵekspozicioj en Irano, Francio, Usono, kaj Svisio
  • 1977 Eldoniĝo de Ok Libroj (entenanta ĉiujn antaŭajn sep poemarojn plus la nova Ni Nenio, Ni Rigardo)
  • 1979 Reeldoniĝo de Ok Libroj
  • 1979 Vojaĝis al Britio por kuraciĝo
  • 1980 Revenis al Irano, kaj forpasis post preskaŭ unu monato

Fontoj (ĉiuj perslingvaj)[redakti | redakti fonton]

  • Tiu ĉi artikolo unue aperis en Irana Esperantisto, n-ro 4, jaro 2, Somero 2003, 40p., p. 8-11.: Sohrab Sepehri: La Vento Mem, la Pluvo Mem far Ahmad Reza Mamduhi. Jen ties fontoj:
  • SEPEHRI, Sohrab. Haŝt Ketab (Ok Libroj), Tehrano: Tahuri, 1977.
  • AŜURI, Darjuŝ k.a. Pajami dar Rah (Mesaĝo sur Vojo), Tehrano: Tahuri, 1981, 136 p.
  • http://www.sohrabsepehri.com (Tiu ĉi fonto enhavas la kompletan poemaron de Sepehri, kaj ankaŭ disponigas utilan serĉilon por ili.)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cipreso en la persa literaturo estas simbolo de alteco (ĉi tie similigata al minareto) kaj libereco (En okcidenta kulturo, laŭ PIV, ĝi simbolas funebron).