Sohrai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sohrai estas festo de la popoloj Santal[1] kaj tiuj de la barataj ŝtatoj Ĝarkando, Biharo, Orisa, Ĉatisgaro kaj okcidenta Bengalio. Ĝi estas brutara adorfesto kaj estas festita dum oktobro-novembro (en Ranĉio, alilingve  राँची, রাঁচি, رانچی), decembro–januaro (en Dumka).

En kaj ĉirkaŭ Chatra, Koderma, Dumka kaj Hazaribag, unu el la distriktoj de Ĝarkando (centra Barato), virinoj praktikas ritecan, indiĝenan artformon kiu apartenas al la plej antikvaj formoj de murpentrado[2], dum Diŭali kaj aliaj festivaloj.

Arto por pli da rajtoj[redakti | redakti fonton]

Sohrai (rikolto) samkiel Khovar (nupto) estas tradiciaj artformoj de la barata ŝtato Ĝarkhando praktikataj de virinoj[2] kiuj purigadis siajn domojn kaj ornamas siajn murojn pere de murprentraĵoj de "sohrai"-artoj. Ilia artotradicia retroveblis plejparte en kavernoj, sed la kolorriĉaj murpentraĵoj estis unue uzataj al domoj kun kotaj muroj[3] kaj nuntempe eĉ al stacidomoj kiel en Hazaribagh kaj Jamshedpur, ŝtataj konstruaĵoj kaj aviadilejoj[2]. Por tiuj artistinoj tia laboro kreis ian senton de identeco kaj redonis memkonfidon[4] kaj ilia arto pruvas ke ili apartenas al indiĝena kulturo de Barato[5], kvankam Sohrai nun estas konata kiel la ŝtata arto de Ĝarkhando[5].

Bhelwara Sohrai
Bhelwara Sohrai.

Ĉi tiu Sohrai arta formo estas kutime ĉu monokroma ĉu buntkolora. La virinoj metas sur la muro tavolon de blanka koto (dudhi matti) kaj dum la tavolo estas ankoraŭ malseka, ili desegnas kun iliaj fingropintoj sur ĝi. Ilia desegnaro konsistas el bestoj, floroj, fruktoj kaj diversaj aliaj naturo-inspiritaj motivoj. Krom la blanka koto, ili uzas ankaŭ por kolorigi jenajn kotkolorojn: nigra koto (kali matti), ruĝa koto (geru), kaj flava koto (pila matti). Sohrai-artistoj estas spontaneaj en ilia desegnado, kvankam minimuma antaŭplanado estas evidenta. La kanvasoj estas inter 3,66 x 5,5 m (12 x 18 ft). La desegnoj kutime fontas el la memoro de la artisto kaj estas pleje influataj de la la propra sperto de la artistoj kaj ilia interrilatado kun naturo. Ĉi tiu formo de arto estas derivita de la studo de naturo

Dum Divalo kaj aliaj festivaloj ili volas montri siajn artajn talentojn kaj esprimojn. Ĉiujare post kiam la festo finas, la artaĵoj kaj skizoj kreitaj dum ĉi tiu tempo estas forigataj.   

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : Santal : ᱥᱟᱱᱛᱟᱲ (hinda: सांथाल, bengala: সাঁওতাল, translit. shãotāl, nepala: सतार/सन्थाल, translit. satār/santhāl) : unu el la plej grandaj etnoj de la prahinda loĝantaro (Adivasi)
  2. 2,0 2,1 2,2 “Khovar and Sohrai”: The Marriage and Harvest Art, Handicraft Global, la 11-a novembro 2017.
  3. 1949-, Singh, Ajit Kumar,. (1997) Land use, environment and economic growth in India. MD Publ. ISBN 8175330252. OCLC 313224070.
  4. Alankrita Anand, Painting a New Story: Sohrai Art in Jharkhand, Global Voices, la 8-a de decembro 2017.
  5. 5,0 5,1 Painting a New Story: Sohrai Art in Jharkhand, Videovolonteers.org

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]