Sohraŭardi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sohraŭardi
Persona informo
شهاب‌الدین سهروردی
Naskiĝo 1-an de januaro 1155 (1155-01-01)
en Sohrevard, Irano,  Abasida Kaliflando
Morto 1-an de januaro 1191 (1191-01-01) (36-jaraĝa)
en Halepo, Sirio,  Abasida Kaliflando
Religio sunaismosufiismo vd
Lingvoj persaaraba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • poeto vd
Laborkampo Islama filozofiosufiismoPeripatetisma skolo • iluminismo • filozofio vd
Aktiva en Persa Imperio vd
Verkado
Verkoj Q18608747 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sohraŭardi (pli bone Sohrvardi) (naskiĝis en 1155 en Sohrvard, urbo nord-okcidenta de Irano, nun forviŝita de la mapoj; ekzekutita la 29-an de julio 1191 en Halepo) estis samtempe mistikulo kaj filozofo, asceto, solulo. Li estis nomita «la Platono de Irano».

Lia metafiziko, heredinto de la helena filozofio, kiun li bone konis, kaj fidela je la «saĝuloj de antikva Persio» (t.e. la zoroastrismanoj) estas vivanta penso, kaj la de li sekvinta vojo estos poste trabatita de multaj el la mistikaj pensuloj de Islamo. Ĝi revivigas la saĝecon de Zoroastrismana Irano enkadre de la platonisma penso kaj fondas la Gnozan senton pri vivo : la Malhel’, la substancoj, kiuj «kunportas nokton kaj morton» oponas je la anĝelaj lumoj. Tiu drameca filozofio pri esto konkludiĝas pere de glora animkanto, potenca teorio de la feliĉego.

Li verkis kelkkvindekon da libroj, el kiu la plej profunda estis « La libro de la Orienta saĝeco » (komentita poste far Qtboddin Ŝirazi kaj Molla Ŝirazi kaj en Okcidento studita kaj tradukita de francaj orientalistoj Henri Corbin kaj Christian Jambet)

Li estis deklarita malkredanto. «Kiel Sokrato», oni diris. Kiel tiu, li ne provis eskapi nejustan mortigon.