Sojfabo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sojfabo
Soybean.USDA.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Embryophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Glycine
Specio: Sojfabo Glycine max
Binoma nomo
Glycine max
(L.)

Sojfabo estas la semo de sojherbo (sojglicino, Glicine max). Ĝi estas kultivata, kiel legomo aŭ kiel besta nutraĵo, sed ankaŭ por utiligo en la produktado de oleo, sapo, kosmetikaĵoj kaj biologia brulaĵo.

La semoj iom similas al la semoj de mungo. Ili enhavas multe da vitaminoj A, B kaj E kaj multe da proteinoj kaj fibroj. 100 gramoj enhavas jenajn kvantojn da nutraj substancoj:

La nutra enhavo plej utilas ĉe manĝado de la krudaj aŭ ĝermigitaj semoj. Ĉar sojfabo estas inter la malmultaj legomoj, kiuj enhavas ĉiujn ok esencajn aminoacidojn, ĝi estas aparte valoraj por la nutrado de vegetaranoj.

[redakti] Nutra valoro

De nutra valoro de 100 gramoj da freŝaj sojfaboj:

Energia valoro 125,52
Karbonhidrato 5,94 g
Proteino 3,04 g
Graso 0,18 g
Vitamino A 1 μg
Vitamino B6 0,088 μg
Vitamino B12 0 μg
Vitamino C 13,2 mg
Vitamino K 33 μg
Kalcio 13 mg
Kupro 0,164 mg
Fero 0,91 mg
Magnezio 21 mg
Kalio 149 mg
Natrio 6 mg
Zinko 0,41 mg
Fosforo 54 mg

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

Sojfabo haltas prostatkanceron kaj viran kalvecon (angle)