Sokolov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sokolov
(Falknov nad Ohří)
germane: Falkenau an der Eger
urbo
Sokolova kasteleto
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sokolov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Sokolov
Administra municipo Sokolov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Riveroj Ohře, Svatava
Situo Sokolov
 - alteco 401 m s. m.
 - koordinatoj 50° 10′ 00″ N 12° 39′ 00″ O / 50.16667 °N, 12.65000 °O / 50.16667; 12.65000 (mapo)
Areo 22,9 km² (2 290 ha)
Loĝantaro 24 382 (01.01.2010)
Denseco 1 064,72 loĝ./km²
Unua skribmencio 1279
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 356 01 - 356 05
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0413
NUTS 5 CZ0413 560286
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj sidejunuoj 18
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sokolov
Retpaĝo: www.sokolov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Sokolov estas distrikta urbo kun 25 900 loĝantoj, situanta en okcidenta Bohemio, 16 km okcidente de urbo Karlovy Vary. La industria centro en valo de rivero Ohře estas centro de ampleksa regiono de minado de brunkarbo. En la ĉirkaŭaĵo estas vico da minejoj, hidroelektrejoj kaj ĥemiaj uzinoj, kiuj tre difektigas vivmedion. Rekte en la urbo estas ĥemia industrio, maŝinindustrio, vitroindustrio, poligrafia industrio kaj teksindustrio. Ampleksa konstruado de loĝkvartaloj.

Devene tio estis vilaĝo el la 2-a duono de la 13-a jarcento nomata Sokolí Dvůr. La vilaĝo fariĝis urbo en la jaro 1313, en la jaroj 13661434 Sokolov estis reĝa urbo. Post husanaj militoj ĝi denove enfalis en servutulan administradon. Ekde la 1-a duono de la 15-a jarcento ĝis batalo sur Blanka Monto ĝi estis posedaĵo de familio de Šlik-anoj, post la jaro 1622 ĝi apartenis al Nostic-anoj. En la 19-a jarcento ligis al la minado grandega industria evoluo, kiu forŝovis ĝis nun superantan agrikulturan produktadon (en la ĉirkaŭaĵo estis vico da vinberejoj). Plimulto da loĝantoj estis post la dua mondmilito forŝovita Germanion. Sokolov ricevis sian nomon en la jaro 1948, antaŭe ĝi nomiĝis Falknov.

Baroka kastelo devenas el la 2-a duono de la 17-a jarcento, ĉirkaŭ la jaro ĝi estis empire alikonstruita. Nuntempe ĝi estas sidejo de Minista muzeo. Urbodomo en placo estas el la jaroj 18201830. En la placo staras statuo de falkbredisto (falko estas ĉeĥe sokol) el la fino de la 18-a jarcento. Laŭ mito li estis fondinto de la urbo (de tie devenas germana nomo Falkenau – Falknov; ĉeĥe poste Sokolov laŭ sokol).

Ŝablono:KapoMunicipoNav Hrušková | Novina | Sokolov | Vítkov Ŝablono:PiedoMunicipoNav