Sokrates Starynkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sokrates (Sokrat Iwanowicz) Starynkiewicz (ruse: Сократ Иванович Старинкевич) (naskiĝis la 18-an de decembro 1820 en Taganrog, mortis la 23-an de aŭgusto 1902 en Varsovio) – rusa generalo, plenumanta oficon de prezidanto de Varsovio en la jaroj 1875–1892.

Vivkuro

Li servis en la armeo ekde 1836, akiris militistan edukon pri artilerio kaj inĝenierarto. Post atingo de oficira rango eklaboris en stabo. Eksiĝis en 1863 kiel kolonelo. En la rango de generalo-majoro transiris al Ministerio pri Internaj Aferoj. En la jaroj 1868–1871 plenumis funkcion de guberniestro en Ĥersono, poste estis prokuristo de la bienoj de duko Demidov San Donato en gubernioj kijeva kaj podolia.

La 18-an de novembro 1875 estis nomumita la 19-a prezidanto de Varsovio. Li estas konsiderata unu el la plej meritoplenaj prezidantoj de la urbo. Trovis rekonon jam de la nuntempuloj (i.a. de Bolesław Prus kaj Aleksander Świętochowski).

La 6-an de oktobro 1892 finis oficadon. Restis en Varsovio, kunlaboris kun siaj posteuloj, gvidis Fakultaton de Malmultekostaj Kuirejoj, agis en la Varsovia Societo de Bonfarado kaj Varsovia Statistika Komitato (viceprezidanto). Estis edziniĝinta, havis filinon kaj tri filojn (unu el ili, kuracisto, mortis en 1883 en Varsovio).

Li mortis en Varsovio, estis enterigita en la ortodoksa tombejo en la kvartalo Wola. Dum la funebra ceremonio partoprenis ĉirkaŭ 100 miloj de la loĝantoj de Varsovio.

Agado ene de Varsovio

La plej granda atingaĵo de Starynkiewicz estis konstruo de tuturba akva-kloaka sistemo kun stacio de filtriloj en la plej alta loko de la urbo - Koszyki (1886), kien oni ĝiskondukis tuban vojon transportantan akvon de Vistulo pere de stacio de pumpiloj en la kvartalo Czerniaków. Danke al tio Varsovio iĝis moderna urbo.

Krom tio oni povus prezenti dekkelke da aliaj gravaj iniciatoj, kiel:

  • dufoja kresko de enspezoj de la urba kaso (sen impostigo de la loĝantaro)
  • funkciigo de la unua publika ĉevala tramlinio (1881), ĝis 1889 jam estis 17 (somere veturis ĉiun 5-an minuton, vintre - ĉiun 8-an)
  • larĝigo kaj pavimigo de multaj stratoj
  • modernigo de stratlumigo (3 mil de gasaj lanternoj), arboplantigo de stratoj kun modernigo de trotuaroj
  • establo de Parko Ujazdowski
  • establo de telefonreto (1884)
  • malfermo de granda tombejo en la kvartalo Bródno sur terenoj aĉetitaj de la urbo
  • renovigo de la kolono de la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa

Memorigo

En Varsovio troviĝas Placo de Sokrates Starynkiewicz, kaj en tereno de la filtriloj de William Lindley lia busto de 1937.

Eksteraj ligiloj

Literaturo

  • Słoniowa A., Sokrates Starynkiewicz, PWN, Warszawa 1981