Sokrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Busto de Sokrato

Sokrato (469 — 399 a.K., greke: Σωκράτης Sōkrátēs) estis helena filozofo kiu interparoladis kun junuloj en la stratoj, la gimnastejoj (gimnazioj), kaj en la agoro de la antikva Ateno.

Verko kaj vivo[redakti | redakti fonton]

Sokrato parolis piedirante laŭlonge la vojoj, kaj faris multajn demandojn serĉante difinojn de (ĉefe etikaj) nocioj. Tiumaniere li inventis la dialogon kiel metodon por malkovri la veron. Sian tipan metodon li nomis majeŭtikon ("akuŝan arton"); t.e. la arto naskigi la ideojn, kiuj estas jam kaŝitaj en la kapo, sed pri kiuj oni konsciiĝas nur se oni "turnas" la menson tiel, ke oni ekvidas ilin.

Ankaŭ ironion li uzis: Ŝajne aprobante la ideojn, kiujn li deziris malpruvi, li montris, ke ili kondukas al absurdaj konkludoj, do ke ili estas malpravaj. De tio devenas la literatura senco de ironio. Sokrato ne verkis ion, sed poste Platono, lia adepto, verkis dialogojn, en kiuj Sokrato ludas ĉefan rolon.

Laŭ Sokrato, multe gravas ekzameni la vivon. Konversaciante kun multaj homoj, Sokrato uzis induktan racion por atingi la veron. Sed la ofta uzo de ironio en liaj diskursoj havigis al li malamikojn. Tamen Sokrato, laŭ propra aserto, lernis multon de siaj sekvantoj, kaj ofte li laŭ si mem ne havis propran opinion. Li neniam donis doktrinojn.

Sokrato batalis kiel hoplito en la Peloponesa Milito. Li havis edzinon, Ksantipa-n (kiu havis laŭdire malbonan karakteron, ne komprenis lin, konstante kritikis kaj prikriis lin, sed li toleris ŝin kun pacienco) kaj tri filojn.

En la jaro 399 a. K., kiam Sokrato aĝis 70 jarojn, Atenanaj samcivitanoj lin akuzis pri blasfemo, ateismo, kaj pri korupto de la junularo. La kortumo kondamnis lin je mortpuno. Anstataŭ defendi sin bone antaŭ la juĝistoj, aŭ fuĝi laŭ konsiloj de siaj amikoj, Sokrato akceptis sian kondamnon. Sokrato, kiu kredis je la senmorteco de la animo, ne timis la morton. Li diris, ke la juĝistoj, ĉar ili neniam ekzamenis siajn proprajn vivojn, jam estis mortaj.

Sokrato trinkis venenon de konio ("konia kaliko"[1]), kaj mortis serene meze inter siaj amikoj.

Niaj ĉefaj fontoj pri la vivo de Sokrato: Platono, Aristofano, Ksenofono.

Sokrato (teatraĵo)[redakti | redakti fonton]

Sokrato, kvarakta tragedio de Ch. Richet, el la franca trad. en ritma prozo J. Couteaux, 1914, 101 p. Oni volis prezenti ĝin dum la X-a UK, sur la p. 5. oni eĉ legas: "Estas ludita dum la Deka UK de E (Paris, aŭgusto 1914) de la jenaj geaktoroj: ..."

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diskuteblas, ĉu la aplikata veneno estas tiu de konio (Conium maculatum), ĉu tiu de cikuto (Cicuta virosa). Ambaŭ plantoj estas apiacoj, sed ne aparte proksimaj parencoj. La distingo inter ambaŭ specioj ne ĉiam estis klara, tiel ke ankaŭ la sciencaj nomoj ŝanĝiĝis: por la planto, kiu hodiaŭ estas konata kiel Conium maculatum, dum historio troviĝis jenaj sinonimoj:
    Cónium maculátum L. (= Coriandrum maculatum Roth, = Cicuta maculata Gaertner, Clairv., nec L., = Coriandrum cicuta offic. Crantz, = Conium cicuta Necker, = Cicuta officinalis Crantz, = C. maíor Lam., Conium maculosum Pallas, = Sium conium Vest, = Selinum conium E. H. L. Krause, = Conium nodosum Fischer ex Steudel).
    citita el Lehrbuch der biologischen Heilmittel de Gerhard Madaus (germane, interreta paĝo vidita 23 aug 2009).
    Madaus sampaĝe argumentas:
    Sed iom certe supozeblas, ke la "koneion" de la grekoj kaj la "cicuta" de la romianoj identis kun nia Conium maculatum, des pli ĉar Cikuto (aŭ akvo-konio) estas tre malofta en Grekio kaj Italio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]