Solana de los Barros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solana de los Barros
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 06209
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 538  (2023) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 43′ N, 6° 32′ U (mapo)38.7245394-6.5378458Koordinatoj: 38° 43′ N, 6° 32′ U (mapo) [+]
Alto 265 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Solana de los Barros (Hispanio)
Solana de los Barros (Hispanio)
DEC
Solana de los Barros
Solana de los Barros
Situo de Solana de los Barros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Solana de los Barros [+]
vdr


Solana de los Barros estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas solaneros. Al la municipa areo krom la ĉefa loĝloko Solana de los Barros ankaŭ apartenas la municipopartoj Aldea de Cortegana kaj Aldea de Retamal.

Situo[redakti | redakti fonton]

Solana de los Barros estas situa en la suda parto de Ekstremaduro kaj pli precize en la komarkodistrikto Tierra de Barros sur monteto ĉe la rivero Guadajira, je altitudo de 265 m; je 47 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 65 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la Reconquista la vilaĝo estis posedo de la Ordeno de la Templanoj, kaj okazis konfliktoj kun la urbo de Badajoz, kiu konsideris ankaŭ sin la posedantoj. Dum la militoj kontraŭ Portugalio de la 14a jarcento la vilaĝo detruiĝis. Meze de la 15a jarcento, kiam ĝi estis preskaŭ abandonita, la loko integriĝis en la Senjorlando de Feria kiu reloĝigis ĝin kvazaŭ refondo kiel dependa de la najbara kaj pova Villalba de los Barros. Denove estis detruita de portugaloj en la 17a jarcento.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de la 16a jarcento tre rekonstruita, kun turo kaj sonorilejo kie staras moderna skulptaĵo de Juan de Avalos de la 20a jarcento.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]