Solanum betaceum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
tamarilo
Tamarillos im Anschnitt(janek2005).jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Solanales
Familio: Solanacoj (Solanaceae )
Genro: Solanum
Solanum betaceum
Cav.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Solanum betaceum, arbotomatotamarilo, sinonimo: Cyphomandra betacea) estas plantspecio el la familio de Solanacoj. Konata estas tamarilo pro la malgranda ovoforma ruĝa aŭ flava frukto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Trunko,branĉoj kaj folioj[redakti | redakti fonton]

tamarilo en botanika ĝardeno

Tamariloj estas malgrandaj, 2 ĝis 7 m altaj, ĉiamcerdaj arboj, kies trunkoj estas dense kovrataj de triĥomoj. La trunko disbranĉiĝas simpodie post 3 – 3 nodoj. La paperecaj folioj staras ĉe 3 ĝis 25 cm longaj tigoj. La folioj havas grandecon de 7 ĝis 40 × 6 ĝis 35 cm. La folioj estas ovoformaj, je la bazo korformaj ĝis orelformaj. La folifino estas pinta, la rando estas glata. La folioj havas maldensan harkovraĵon. La haroj estas pli densaj ĉe la nervaturo kaj ĉe la folitigo. La radikoj ne kreskas profunden (malprofundradikulo).

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

floraro de tamarilo

La floraroj estas 2,5 ĝis 15 cm longaj kaj konsistas el 10 ĝis 50 duseksaj floroj. la akseloj estas kovrataj de haroj. La florartigo havas longecon de 1,5 ĝis 9 cm. La floraro estas 2 ĝis 8 cm longa kaj la flortigoj havas dum la florado longecon de 10 ĝi 20 mm, kaj fariĝas ĝis fruktmatureco inter 15 kaj 50 mm longa.

La kvinnombraj floroj unue estas elipsoidaj ĝis ovoformaj burĝonoj. En la floro la sepaloj havas radiuson de 3 ĝis 5 mm. La petaloj estas rozeaj-blankaj, preskaŭ ledaj ĝis karnaj kaj havas diametron de 2 ĝis 2,5 cm. La krontubo estas ĉ. 2 ĝis 3 mm longa.

La tekoj de la palflavaj anteroj estas ĉ. 5 ĝis 6 × 2 ĝis 2,5 mm longaj kaj lancetaj. La ovario estas cilinroforma kaj 5 ĝis 6 × 0,5 ĝis 1 mm granda kaj superas la stamenoj je 1 ĝis 2,5 mm. La floroj malfermiĝas ĉirkaŭ tagmezo kaj vespere ili fermiĝas. Tiuj malfermiĝo kaj fermiĝo ripetiĝas dum 2 ĝi 3 tagoj, ĝis la floro fermiĝas lastfoje. Fekundigitaj floroj finas la ciklo pli frue ol la nefekundigitaj.[1][2]

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

tranĉita tamarilo

La flavaj ĝis oranĝkoloraj, ruĝaj ĝis violkoloraj fruktoj estas dukameraj beroj. Ili estas 4 ĝis 10 × 3 ĝis 5 cm grandaj, elipsoidaj aŭ ovoformaj, havas platan aŭ pintan finon kaj estas malhele striataj kaj ne haraj. Ene de la frukto troviĝas densharaj semoj kun grandeco de 3 ĝis 4 × 3,5 ĝis 4 mm.[1]

Tamarilo-arboj atingas la aĝon de 3 ĝis 4 jaroj. La unuaj floroj aperas en la aĝo de ok ĝis dek monatoj.[3]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Dum longa tempo sovaĝaj tamariloj ne estis konataj, nur fine de la 1960aj jaroj botanikistoj malkovris arbojn, kiuj kreskis sovaĝe en la sudo de Bolivio kaj la nordokcidento de Argentino. Kelkaj ekspedicioj, kiuj okazis inter 1998 kaj 2000, opinias, ke verŝajne la trovitaj arboj estas sovaĝaj kaj ne iam kultivitaj kaj nun sovaĝe kreskante. Morfologie ne estas diferenco inter sovaĝaj kaj kultivataj ekzempleroj. Tio signifas, ke la planto ne estas jam longe kultivita. Supozeble la kultivado komencis ekde la apero de Kristoforo Kolumbo en Ameriko.[1]

Tamariloj plej bone kreskas en regionoj kun temperaturoj inter 18 kaj 22 °C, kiuj havas jaran pluvkvanton de 600 ĝis 800 mm. Tio egalas preskaŭ al la klimatkondiĉoj en la Andoj en alteco de 1800 kaj 2000 m. Ĉe mallongaj frostoj la junaj branĉoj formortas. Se ne tro longe frostas la fortaj branĉaj kaj la trunko supervivas. Tro altaj temperaturoj kaj pli longaj sekaj temperaturoj malhelpas la ekeston de la floroj kaj fruktoj .[4]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ molekularbiologiaj esploroj la specio estas engrupigita ene de la genro Solanum en la kladon „Cyphomandra“. Ĝi entenas krom la iaman genron Cyphomandra la Solanum-Sekciojn Pachyphylla, Cyphomandropsis kaj Glaucophyllum. Ecoj kiuj estas al ĉiuj specioj de la Cyphomandra-klado komunaj estas la ligna trunko kaj la arbeda aŭ arba habituso kaj ofte pligrandigita aŭ videble elstarantaj anteroj.[5]


Kultivado kaj Utiligado[redakti | redakti fonton]

fruktoj de tamerilo
frktoj ĉe arbo

Kvankam la origino de la specio estas suda Bolivio kaj nordokcidenta Argentino,la ĉefa divastiregiono de la specio hodiaŭ estas nordokcidenta Sudameriko. En Mezameriko, Meksiko kaj Karibio la planto estis enkondukita. Ĉefa komerca regiono, kie la planto estas kultivata estas Novzelando, kie la planto estas bredata kaj interkruigata kun proksime parencaj specioj kiel Solanum maternum, Solanum roseum kaj Solanum unilobum. En 1993 oni uzis en Novzelando ĉ. 200 Hektarojn por kultivi tamarilojn. Oni rikoltis 2000 tubojn da fruktoj. 87 % de la novzelandaj eksportoj iris al Usono.[6]

Krome tamariloj estas kultivataj en Hispanio, Portugalio, Francio, Britio, Nederlando, Italio, Kanariaj insuloj, Ganao, Etiopio, Kongo, Ugando, Tanzanio, Zimbabvo, Sudafriko, Hindio, Srilankao, Butano, Sumatro, Javo, Novgvineo, Novkaledonio, Aŭstralio kaj Usono.[1]

En Latinameriko la fruktoj estas manĝataj krude aŭ kuirite malgraŭ la malagrabla gusto de la frukthaŭto. La ekstera tavolo de la suka karno povas esti preskaŭ sengusta, sed la interna fruktokerno estas mola, suka kaj dolĉe amara. La semoj ankaŭ estas manĝeblaj.[7]

Krom kiel freŝa frukto tamarilo povas esti utiligata kune kun viando, kiel panŝmiraĵo, kiel deserto, marmelado kaj en ĉatnioj.[8]

La fruktoj konsistas je 82,7 ĝis 87,8 % el akvo, ĉ. 1,5 % proteinoj, 10,3 % arbonhidratoj kaj 0,06 ĝis 1,28 % graso.[8] Ili krome enhavas la vitaminojn A, B6, C kaj E kaj feron kiel mikroelementon.[4]

La folioj estas uzataj en la ekvadora popolmedicino kontraŭ koldoloro.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La fruktoj plej ofte nomiĝas „tomate de árbol“ (hispana), „tomate de árvore“ (portugala) aŭ „tree tomato“ (angla), kiu tradukiĝas al la esperanta esprimo „arbotomato“.[1] La esprimo „tamarilo“ estas enkondukita kun la kultivado en Novzelando.[3]

La specia adjektivobetaceum“ signifas en la latina de la malfrua mezepoko ruĝa beto (Beta vulgaris). Tio rilatas al la koloro de la frukto.[9]

Botanika Historio[redakti | redakti fonton]

Antonio José Cavanilles priskribas en 1799 kiel unua tiun specion per la nomo Solanum betaceum. Otto Sendtner kreas propran genron kun la nomo Cyphomandra en la jaro 1845, kiu fine enhavis ĉ. 40 speciojn.[10]

Nur en 1995 la genro estis unuigita de Lynn Bohs kun la genro Solanum[11], kion komence la aliaj botanikistoj ne akceptis.[10] Intertempe la reklasifikado estas per pluraj verkoj pruvita kaj akceptita.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Solanum becateum Beschreibung bei PBI Solanum: A worldwide treatment, abgerufen am 5. August 2007
  2. D.H. Lewis und J.A. Considine: Pollination and fruit set in the tamarillo (Cyphomandra betacea (Cav.) Sendt.) 1. Floral biology. In: New Zealand Journal of Crop and Horticultural Science, Volume 27, 1999, ISSN 0114-0671. Seiten 101-112.
  3. 3,0 3,1 C. Heiser und G. Anderson. "New" solanums. In: J. Janick (Editor) Perspectives on new crops and new uses. ASHS Press, Alexandria, VA (USA). 1999. Seiten 379–384.
  4. 4,0 4,1 J.E. Hernández Bermejo, J. León (Editoren): Neglected crops: 1492 from a different perspective. Food and Agriculture Organization of the United Nations, Rom, 1994. ISBN 92-5-103217-3
  5. Lynn Bohs: Major Clades in Solanum based on ndhF Sequence Data. In: Solanaceae: William G. D'Arcy Memorial V. Hollowell et al. (Editoren). Monographs in Systematic Botany from the Missouri Botanical Garden. 2005. Seiten 27-49.
  6. Sue Muggleston: Feijoa and Tamarillo Cultivars. The Horticulture and Food Research Institute of New Zealand Limited, 1994.
  7. California Rare Fruit Growers, Inc.: Tamarillo Fruit Facts. 1996. Abgerufen am 5. August 2007.
  8. 8,0 8,1 Julia F. Morton: Tree Tomato. In: Fruits of warm climates. 1987. Seiten 437–440.
  9. Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. 3. Auflage, Birkhäuser, Basel 1996 (Nachdruck ISBN 3-937872-16-7)
  10. 10,0 10,1 Armando T. Hunziker: The Genera of Solanaceae. A.R.G. Gantner Verlag K.G., Ruggell, Liechtenstein 2001. ISBN 3-904144-77-4. Seite 320.
  11. Lynn Bohs: Transfer of Cyphomandra (Solanaceae) and Its Species to Solanum. In: Taxon, Volume 44, Nummer 4, November 1995. Seiten 583-587. COI:10.2307/1223500

Retligoj[redakti | redakti fonton]