Solapur
Solapur (en loka lingvo: सोलापुर) estas milionurbo en Barato, en subŝtato Maharaŝtro.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 14°40′60″N 75°55′00″O / 14.68333°N, 75.916667°OKoordinatoj: 14°40′60″N 75°55′00″O / 14.68333°N, 75.916667°O
- Areo: km²
- Supermara alteco: 457 m
- Loĝantaro: 1.163.734 (en 2010)
- Horzono: UTC +5:30
- Telefonkodo: 217
- Aŭtokodo: MH-13
- Poŝtkodo: 41300x
Geografio [redakti]
Solapur situas sur altebenaĵo en valo de rivero. Puneo troviĝas je 245, Hajderabado je 305, Mumbajo 410 km-oj. Laŭ kelkaj la loknomo signifas: dek ses vilaĝoj.
Historio [redakti]
En 1238 la urbo nomiĝis "Sonalipur" aŭ "Sandalpur". En 1930 la urbo estis sendependa por 3 tagoj, poste la britoj venĝis la kvazaŭrevolucion.
Klimato [redakti]
Solapur havas tropikan sekan klimaton kun influo de musono. Estas 3 sezonoj: somero (marto-majo), musono (junio-oktobro) kaj vintro. La temperaturo somere estas 30-40 °C, vintre falas ĝis 10 °C. Jare pluvas po 500 mm aŭ malpli.
Vidindaĵoj [redakti]
- multe da temploj
Trafiko [redakti]
En Solapur aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Estas bonaj ligoj trajne kaj voje al la proksimaj grandaj urboj. La flughaveno servas al la enlandaj urbegoj.