Soldier of Fortune 2: Double Helix
| Soldier of Fortune 2: Double Helix | |
|---|---|
| Kreinto | Raven Software |
| Publikigo | Activision |
| Serio | Soldier of Fortune |
| Dato de lanĉo | 20-a de majo 2002 |
| Platformo | Mac OS |
| Platformo2 | Vindozo |
| Platformo3 | Xbox |
| Ĝenro | Subjektiva pafludo |
| Ludomaniero | Unuope, grupe |
| Manipulilo | Ludmantenilo, Klavaro, Manipulilo |
Soldier of Fortune 2: Double Helix estas subjektiva pafludo, sekvo de Soldier of Fortune. Kreite de Raven Software por Microsoft Windows kaj Mac OS, ĝi estis publikigita de Activision en majo 2002. Version por Xbox kreis Gratuitous Games.
Ludmaniero[redakti]
Kompare al la antaŭulo, ĉi tiu ĉapitro estas pli karakterizita por la realismo de la taktikaj pafludoj kiel Operation Flashpoint kaj Tom Clancy's Rainbow Six. Kvankam oni povas elteni ankaŭ dekon da kugloj antaŭ ol morti, eksplodo sufiĉe proksima estas mortiga; krome estas malfaciligite celi malamikojn se la ĉefrolulo estas movanta. Restas la ebleco, kiel en la antaŭa epizodo, dismembrigi la malamikojn se ili estas frapitaj proksime: la detala realismo de tiuj animadoj necesigis la ŝanĝiĝon de multaj aspektoj de la ludo por la publikigo en Germanio, kie la malamikaj soldatoj estas anstataŭigitaj per cyborg.