Blua rokturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Solema rokturdo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua rokturdo
Blua rokturdo en Hispanio, masklo.
Blua rokturdo en Hispanio, masklo.
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Monticola
Specio: M. solitarius
Monticola solitarius
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blua rokturdoSolema rokturdo (Monticola solitarius) estas specio de birdo. Tiu turdeca membro de la Muŝkaptuledoj estis iam lokita en la familio de Turdedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas sturnogranda birdo, 21–23 cm longa kaj 37 al 54 g peza kun enverguro de 32 al 37 cm, kun longa maldika beko. La masklo en somero estas nekonfuzebla, kun tute grizblua plumaro krom la pli malhelaj flugiloj kaj vosto. Inoj kaj nematuruloj estas multe malpli rimarkindaj, kun malhelbrunaj supraj partoj, kaj pli helbrunaj skvamecaj subaj partoj pli hele en gorĝo. Ambaŭ seksoj malhavas la ruĝecajn eksterajn vostoplumojn de la Ruĝvosta rokturdo. La beko estas longa kaj maldika.

La masklo de Blua rokturdo kantas klaran, melodian alvokon per fluteca kanto altatona, kiu estas simila, sed pli laŭta ol tiu de la Ruĝvosta rokturdo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reproduktiĝas en suda Eŭropo, nome Iberio, suda Francio, Italio kaj Balkanio, kaj nordokcidenta Afriko, kaj el centra Azio al norda Ĉinio norde, Japanio kaj al Malajzio kaj Sumatro sude. Tiu specio preferas la subsunaj rokejaj areoj, la ruinoj kaj la rokecaj marbordoj de la Mediteraneo en Eŭropo, sed estas tre rara en okcidenta kaj norda Eŭropo. La eŭropa populacio enhavas el 240.000 al 530.000 individuoj.

La eŭropaj, nordafrikaj kaj sudorientaj aziaj birdoj estas ĉefe loĝantaj birdoj, krom altitudaj movetoj. Aliaj aziaj populacioj estas pli migrantaj, kaj vintras en sub-Sahara Afriko, Barato kaj sudorienta Azio. Tiu birdo estas tre nekomuna vizitanto en norda kaj okcidenta Eŭropoj.

La Blua rokturdo reproduktiĝas en malfermaj montaraj areoj, kutime pli altaj ol la reprodukta zono de la rilata Ruĝvosta rokturdo. Ili konstruas neston en rokkavaĵoj, fendoj kaj muroj el folioj, muskoj kaj radiketoj, kaj la ino kutime demetas 3-5 ovojn. Nur ŝi kovas dum 2 semajnoj. Foje okazas dua ovodemetado.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Temas pri ĉiomanĝanta specio, la Blua rokturdo manĝas ampleksan varion de insektoj, araneojn kaj etajn reptiliojn krom berojn kaj semojn. Ili vizitas nerveceme la rokaroj serĉe de insektoj kaj flugas de angulo de ravino al mala. Ili foje elstaras sur montokrestoj kaj pintoj de ruinoj.

Tiu specio ofte kantas dumfluge. La flugmaniero estas rapida kaj rekta. Foje ili kaptas insektojn dumfluge.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La Blua rokturdo estas la nacia birdo de Malto kaj aperas en la monero de 1 malta liro kiu estis parto de la antaŭa ŝtata valuto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]