Solfeĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Solfeĝo estas muzika sistemo, kiu al ĉiu tono de gamo asocias silabon (tononomon), laŭ kiu eblas ekzemple kanti la tonon. Al komencantoj la silaboj helpas ankaŭ por lerni la aŭdan distingon de la tonoj. Uzatas (en la direkto de malaltaj al altaj tonoj) la silaboj doremifaso(l) – lasi.

Anglalingvaj kaj germanlingvaj landoj uzas ti anstataŭ si.

Oni distingas inter:

  • absoluta solfeĝo, kiu respondas al la gamo C-maĵora (do respondas al la absoluta tono "C") kaj rilatas al muziknotoj,
  • relativa solfeĝo, kiu respondas al ajna gamo (do respondas al ties toniko) kaj rilatas al tonsilaboj.

La baza solfeĝo respondas al maĵora gamo. Ekzistas pliaj silaboj por la aliaj tonoj.

De la solfeĝaj tonoj deriviĝas la nomo de la planlingvo Solresol (Sol-Re-Sol), kiu baziĝas sur (ajnaj) sep simboloj; uzante la solfeĝajn tonojn eblas zumi aŭ fajfi tiun lingvon.

Solmizado[redakti | redakti fonton]

Foje anstataŭ "solfeĝon" oni uzas "solmizadon", termino samsignifa kaj ne rekomendata.

franca klavaro
La Johano-himno kiel kvarlinia notsistemo kaj C-klefo sur la komenco de ĉiu dua linio; en grasa skribo la komencaj silaboj de ĉiu duonverso, kiuj konsistigas la solmizosilabojn

Solmisado estas la nomigo de la muzikaj tonoj laŭ la metodo de Guido de Arezzo kaj la analoga kantado de la notoj ekde la 11-a jarcento.

Guido de Arezzo difinis sesŝtupan gamon per la silaboj ut, re, mi, fa, sol, la (heksakordosilaboj). Je tio temas pri la komencaj silaboj de la pokaze unu tonon pli alte komencaj duonversoj de la unua strofo de la Johano-himno.

La mezepoka muzikteorio konis tri heksakordojn (durum, naturale, molle), kiuj disdonitaj sur tri oktavoj interplektiĝas. La ŝanĝon de unu al venonta heksakordo oni nomis mutacio. Decida por tio estis la pozicio de la duontono, kiu ĉiam devis loki inter la silaboj mi kaj fa. Per ĉi tiuj heksakordoj oni povis facile instrui la gregoriajn ĉantojn baziĝantajn sur la diatona skalo al lernantoj, kiuj ne konas la tonalojn.

La guida mano[redakti | redakti fonton]

La guida mano
(el manskribaĵo el Mantovo, malfrua 15-a jc.)

Guido de Arezzo evoluigis en la 11-a jarcento modelon, poste nomata „guida mano“, kiu signas la maldekstran manon en unuopajn dividaĵojn, tiel ke ĉiu unuopa fingromembro laŭas certan tonalton, kiun la ĥorestro tiam supozeble ekkonebligis per tuŝeto de dikfingro aŭ montrofingro de la sama mano.

Lernpsikologie ankoraŭ nuntempe la incitointerligo validas kiel ĉefa rimedo de nekonscia lernado (kondiĉigo). La kantado, vidado kaj ekprenado de la tonoj kondukas laŭ la vortosenco al kom-prenado. Nuntemaj metodoj de la palpa perceptado estas muta klavaro kaj flekseblaj konceptoj kiel tonŝtuparo aŭ tonkolumno.

Solmizado nuntempe[redakti | redakti fonton]

En posta tempo oni nomis kantadon de tiaj aŭ aliaj notonomoj en ĝenerale solmizado. La komencado de pli ofta uzo de kromataj tonŝtupoj pliampleksigis ĉi tiun bazan skemon. Nuntempe oni distingas inter absoluta kaj relativa solmizado:

La silaboj de la absoluta solmizado apud la konvenaj tonoj de la C-maĵora gamo

Absoluta solmizado[redakti | redakti fonton]

La absoluta metodo, precipe en uzo en latinidaj landoj, utiligas la tonsilabojn Do, Re, Mi, Fa, Sol, La, Si kiel ekvivalento al cb/c/c#, db/d/d#, eb/e/e# ktp.. La tonsinsekvon ab - c - eb oni do kantas per La - Do - Mi. La tonsilaboj tiam ne plu signifas certajn ŝtupojn de gamo, sed difinitajn tonaltojn.

Lernpsikologiistoj kritikas, ke je tio la avantaĝo de incitointerligo perdiĝas, ĉar oni jam ne nomas la tonojn de melodio relative unu al la alia, do en ĉiu ajna tonalto egale asocias, sed same kiel en absoluta notacio nomas ilin ŝanĝiĝeme laŭ tonalo. Jam la filozofo Jean-Jacques Rousseau (1712-1778) konsentis la incitointerligo de la guidaj silaboj kaj kondamnis absolutan solmizadon: „La francaj muzikistoj strangege konfuzis ĉi tiujn diferencojn. Ili intermiksis la signifon de la silaboj kun la signifo de la literoj.“

Relativa solmizado[redakti | redakti fonton]

La toniko-do-metodo evoluigita de John Curwen, kiun alprenis Zoltán Kodály, uzas la tonsilabojn do, re, mi, fa, so, la, ti por la sep ŝtupoj de la aktuala tonalo. Ab - c - eb do fariĝas en Ab-maĵoro kiel tonika trisono do - mi - so, sed en Db-maĵoro (kiel dominanto) so - ti - re. Ĉi tiu metodo havas la avantaĝon, ke dumpase de la ekzercado ekestas sentado por la valoro de la unuopaj tonoj en la strukturo de la gamo (ekz. por la streĉoperdo de la kvintofalo aŭ la kondukado de la gvidtono al baztono). Sekve oni kantas melodion ankaŭ en malsamaj tonaloj kun la samaj tonsilaboj, tiel ke ĝi ankaŭ laŭtekste konservas sian apartecon. Por alsupraj melodiaj minoraj gamoj oni povas uzi la silabojn la, ti, do, re, mi, fi, si, la. Alteraciojn alten aŭ malalten oni markas per anstataŭado de la vokalo de la tonsilabo per i resp. u. Ekz. so kaj la estas difinitaj kiel si kaj li (ĉe altigo) resp. su kaj lu (ĉe malaltigo). Tio kaŭzas ankaŭ la diferencado de la sepa ŝtupo kontraŭ tio de la absoluta solmizado; altigita kvina ŝtupo so fariĝas si kaj ricevas tiel la nomon de la sepa ŝtupo en absoluta solmizado. Ĉi tiun metodon enkondukis en 1896 Agnes Hundoegger en Germanio.[1] Kvankam la influhava Fritz Jöde uzis la metodon, ĝi malvenkis en la konkuro de sistemoj al la politike pli potenca Carl Eitz, sed ankaŭ al Richard Münnich. Tion ankaŭ ne povis ŝanĝi la konstruo de obligilo, la Toniko-Do-Ligo. Tamen ĉi tiu metodo post jaroj de silenta uzado ŝajnas vivi reekfloradon.

En 1892 muzikpedagogo Carl Eitz inventis novan tonsilaban sistemon, la tiel nomatan tonvorton, kiu poste trvivis variajn modifadojn. Plej konata fariĝis la sistemo de Richard Münnich (ja, le, mi, ni, ro, su, wa, ja), kiun ekzemple aplikis la muzikinstruo en la Germana Demokratia Respubliko (GDR). La silaboj komencas laŭvice per la sonantaj konsonantoj kaj tiam uzas ĉiujn kvin vokalojn tiamaniere, ke ili alordigas al la duontonoj la samajn vokalojn. La sistemo estas tre fleksebla kaj povas indiki transirajn moduladojn sen aliinterpretado aŭ minoro super do, do maĵoro/minoro kiel dinamika poluseco – tute laŭ intenco de la muzikteoriisto Heinrich Schenkers. Ĉi tiuj novaj tonsilaboj ne povis venki. La formadoreguloj por la vokaloj tamen estas ankaŭ transigeblaj sur la konsonantoj de la tradiciaj tonsilaboj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agnes Hundoegger – muzikpedagogo kaj fondinto de la toniko-do-metodo en Germanio
  2. Josef Karner:Tonale Didaktik zwischen Tradition und Reformation. En: Die Tonkunst, Ausgabe 2/2007. ISSN 1863-3536

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]