Solid Snake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fikciuloj de Metal Gear : Solido Serpento
Japana voĉo Otsuka Akio
Angla voĉo David Hayter
Movkapta aktoro Yoshida Mizuho


Solido Serpento (el la japana ソリッド・スネーク Soriddo Sunêku - Solid Snake) naskiĝis en 1972. Tre frue, oni lin varbis kaj trejnis en la usona armeo por fariĝi valoran soldaton. Li lernis scipovi ses lingvojn, kaj ricevis trejnadon pri paraŝutado, eskalado, naĝado. Ĉirkaŭ la eknaŭdekoj, li envarbiĝas la roton VulpHundo, tiam regita de la Estrego. Ene de tiu skipo, Serpento, ĝiŝosta fumisto, maturiĝas kaj disvolviĝas. Li baldaŭ partoprenos sian unuan mision.

En 1987 aperis Metal Gear, kies heroo estis Serpento. Ni tiam malkovris tre stereotipa fikciulo: Juna militisto dotita de eksternormaj kapablecoj kaj konscia je siaj rajtoj kaj devoj, Serpento tamen distingiĝas de la trivialaj fortikuloj kiuj kutimas prance kaj fronte spiti malamikojn, ĉar li eme preferas ŝtele movi kaj infiltre ataki kontraŭulojn. Unuafoje, agluda heroo kiu ne buĉaĉas Rambo-maniere antaŭ ol pripensi, sed kiu inde kaj digne elvokas la legendajn ŝinobojn. Li lernis neniam ekdormi, petoli aŭ ĝibigi la dorson dum misioj sed ĉiam tonie konscii ĉian movon en la ĉirkaŭaĵo. Streĉa kaj atentpostula ludo, sed flanke tiom ĝuiga ke ĝi rapide ikonigis siajn protagonistojn.

En tiu unue videoludo, Serpento finfine detruis la Metalilon, kaj mortigis sian mentoron, la Granda Estro, kiu perfidis Vulphundo fariĝante la terorista estro en Ekstera Edeno.

Solid Snake en MGS3

Se ĉio tiam haltis, se la legendo ne plu antaŭeniris, la ludo memsufiĉus, kaj neniam la heroo fariĝus konsekrita. Sed plu disvolviĝis la afero, kaj ellaboriĝis vera implika mitologio kiu kondukas nian fikciulon ĉe la kvar angulojn de la Tero: Sud-afriko, Rusio, Alasko... La jaroj baldaŭ stakiĝas kaj nia heroo maturiĝas, li estiĝas katalizulon pri svarmo da filozofaj demandoj. Senĉese manipulita, far siaj superuloj same kiel far siaj malamikoj, li eklernos en 2005, okaze de sia misio en Nebula Moseo, ke li devenas de la projekto "La Teruraj Infanoj", klona eksperimento kies biologia ŝablono estas la Granda Estro kaj kies resuma celo konsistas el krei la perfektan soldaton, spuro de eŭgenika ĥimero. Sia misio cetere finiĝos per fratomurdo, ĉar la terorista ĉefo ke li batalos kaj fine venkos en Alasko estas klono sia, nomita Likva Serpento. Li estas do "biologie" frato kun Likva kaj Firma serpento.

Ekde tiam, li ne ĉesos strebi revui sian memon, ekkompreni kiom da liberta amplekso li disponas, por kia metafora senco li plu vivos kaj luktos. Post definitiva demisio de Vulphundo, li fariĝos sola soldato agante kune kun Otakuisto por elradikigi la Metalilan minacon, por pluigi la transdonado de homa esenco, sen limo, sen mensogoj.

Malgraŭ ĉia evidenteco, en Metal Gear Solid 3: Snake Eater, ni ne enkorpiĝas Solida Serpento, sed la Granda Estro, en rusa ĝangalo dum la Malvarma milito.