Solida botelo de Klein
El Vikipedio
En matematiko, solida botelo de Klein estas 3-dukto (kun rando) homeomorfia al la kvocienta spaco ricevita per gluado de la supro de D2 × I (cilindro) al la fundo kun reflekto, kio estas la punkto (x, 0) estas identigita kun (r(x), 1) kie r estas reflekto de la disko D2 tra unu certa diametro.
La rando de la solida botelo de Klein estas botelo de Klein.
