Solidaro
El Vikipedio
(Alidirektita el Solidareco)
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 31 Jul. 2012.
3 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Solidaro, solidareco aŭ socia solidareco estas sento de interdependo kaj reciproka interhelpo inter homoj, ĉefe membroj de specifa grupo, organizaĵo aŭ socitavolo. Ĝi estas ligila sento inter tiaj membroj. Tiele tiu vorto tre ofte uzatas kiel titolo de sindikatoj, laboristaj organizoj, ties gazetoj, ktp., kiel ekzemple konata pola sindikato nome Solidareco kiu ludis gravan rolon en la fino de la komunisma epoko de la ŝtato.

