Solido (monero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solido de Juliano la Apostato, 4-a jarcento.
Bizanca solido de Odoakro nome de la legitima imperiestro Zenono. Tiu monero atestas la formalan submetiĝon de Odoakro al Zenono.

Solido (latine SOLIDVS) estis Romia monero el 24-karata oro, pezinta ĉirkaŭ 4,5 ĝis 4,6 gramojn. En Bizanco ĝi estis plu uzata kaj eldonata sub la nomo nomisma (nomismo). Ekde la jaro 963 p.K. ĝi malpliboniĝis kaj aldone disfalis en du subspecojn, la pli pezan histamenon nomisma kaj la malpli pezan tetarteron nomisma. La posta variaĵo daŭre malplivaloriĝis per anstataŭado de la oro per kupro, ĝis la tetarteron iĝis pure kupra monero per la monreformo en 1092. La histamenon-subspecon tamen anstataŭis nova variaĵo hyperpyron, kiu pezis denove 4,5 g kiel la "originala" Romia solido, tamen havis "nur" ĉirkaŭ 20,5 karatan oron. La solido estis la modelo por la islama dinaro (kies nomo estis ankaŭ aplikata al la arĝenta dinaro pezanta ĉirkaŭ 1,5 g kaj kiu estis eldonita kiel kopio de la Romia denaro, vaste uzata en la oriento) kaj poste ankaŭ por veneciaj kaj aliaj norditalaj monerspecoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]