Solilokvento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Solilokvento estas kantisto, kiu elpaŝas per sia parolkantado kiel rakontanta unuopulo. Sian soloon li plejparte prezentas sen akompano far muzikinstrumentoj. Kiel voĉregistroj kutime estas antaŭvidataj soprano, aldo, tenorobaso.

Deveno de la vorto[redakti | redakti fonton]

La nocio solilokvento deduktiĝas de du latinaj vortoj: de solus, esperanto: solanur, kaj loqui, paroli. Solilokventoj do estas sole parolantoj.

Agadokampoj[redakti | redakti fonton]

Tipaj solilokventoj sur pentraĵo de Rembrandts: dekstre Simono Petro, maldekstre servistino

Solilokventoj ofte prezentas pasiononkristnask-historiojn, kie ili redonas la tekstojn de la partoprenantaj personoj.[1]. Kutime la interpretantoj de la evangeliisto kaj de Jesuo ne estas rigardataj solilokventoj.[2] Pro tio enkutimiĝis ankaŭ la latina nocio „alienae personae“ (latina por: la aliaj personoj), por konturi ĉi tiun dislimigon.

La tradicio de solilokventoj ekestis en la sakrala muziko dumtempe de Martin Luther, kie ekestis germanlingvaj pasionkomponaĵoj, kiuj orientiĝis je katolikaj modeloj en latina lingvo, ekzemple de Johann WalterAntonius Scandellus.[3] Pli malfruaj ekzemploj estas la Mateo-, la Johano- kaj la Luko-pasionoj de Heinrich Schütz.[4]

La rektan paroladon de grupoj, ekzemple la disĉiploj de Jesuo aŭ de la militistoj, ofte ne reprezentas solilokventoj, sed tiel nomataj Turba-ĥoroj (latina lingvo: turba = "aro", "homamaso"). En tre malgrandaj ensembloj krom la roloj de la evangeliisto kaj de Jesuo ĉiuj aliaj roloj de la solilokventoj kaj de la turba povas esti transprenata de ununura, tria kantisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Emil Platen, Die Matthäuspassion von Johann Sebastian Bach, Kassel 1991, S. 234
  2. Musiklexikon "Soliloquenten"[rompita ligilo] unter www.tonarchiv.net
  3. "Die Kirche zur Zeit Martin Luthers", Brockhaus online Enzyklopädie 2005 bis 2010
  4. Hans Joachim Moser: in "Kleine deutsche Musikgeschichte", Seite 128
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Soliloquent » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3243902 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)