Solotronik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Solo respektive SolotronikSoloTronik, tio estas Eduardo Vargas Gutiérrez, estas muzikisto kaj komponisto el Hispanio.

Li estas muzikisto, kantisto pri flamenko nome taranta stilo, frapado, iom da dancado laŭ cigana maniero el suda parto de Andaluzio, kun mikso da arabaj influoj, poemoj de Federico García Lorca tradukitaj al esperanto fare de Antono Alonso (iama prezidanto de HEF), io pri Lapenna, Kalocsay, kaj Morell, kun aranĝoj kaj adaptoj de li mem. Surscene li uzas spektaklon kaj miksadon inter videoj, laseroj, stroboj, efektoj, surprizoj, specialaj kaj "spacialaj" lumoj, frapado, dancado, ktp. Li partoprenis en 5 UKoj, 1 IJK, 5 IFoj, 6 HEKoj, ktp.[1]

Diskaro

  • Elektronika kompilo (2003) - Solotronik kontribuis per du titoloj.
  • Iniciado Galileo (2001)
  • Recopilatorio 1997-2001 (2001) - kompilo da neeldonitaj kaj remiksitaj kantoj
  • Recopilatorio 1990-1995 (2001) - kompilo da kantoj el la unuaj du albumoj
  • Longa kaj prospera vivo (2000) - kun kvar titoloj en Esperanto
  • PoLimoRFiA ArKiteKniA (1999) (parto de Kolekto 2000)
    1. Maŝine dance
    2. Stelo arkiteknia
    3. Lobotomiks'
    4. Juliet' vizitas la urbotronik'on
    5. Kiel S-ro Spock
    6. Relikiam blue
    7. De via nom'
    8. Luma tempo
  • Astral Egoency (1998, reeldonita en 2001 kiel KD) - kun kvar titoloj en Esperanto
  • Vinilkosmo-kompil' 1 (1995) - Li kontribuis al la kompilaĵo per unu kanto, nome: Kie ne plu.
  • Miraklo (1995, reeldonita en 2001 kiel KD) - kun tri titoloj en Esperanto
  • Vulkano (1994, reeldonita en 2001 kiel KD)
  • Ili estas nur kanzonoj (1992)
  • Kosmo-infano (1990)

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. El SoloTronik, el Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 10