Solomon R. Guggenheim Museum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Guggenheim museum exterior.jpg

La muzeo Guggenheim de Novjorko estas la unua el la muzeoj kreitaj de la Fondaĵo Solomon R. Guggenheim, dediĉata al la moderna arto. Ĝi estis fondita en 1937 en Upper East Side, Novjorko. Ĝi estas la plej konata el la muzeoj de la fondaĵo kune kun la Muzeo Guggenheim de Bilbao, kaj multfoje ĝi estas nomata simple kiel "La Guggenheim".

Komence ĝi estis nomata Muzeo de ne-objektiva pentrarto, kaj estis fondita por montri avangardan arton de la fruaj artistoj kiel Kandinsky kaj Mondrian.

En 1959 ĝi translokiĝis al la nuna loko (angulo de strato 89 kaj Kvina Avenuo, fronte al Central Park), kiam finkonstruiĝis la konstruaĵo dizajnita de la arkitekto Frank Lloyd Wright.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]