Solomonovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solomonovo
vilaĝo en Ukrainio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 89460
Demografio
Loĝantaro 1 342  (2007) [+]
Loĝdenso 218 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 26′ N, 22° 10′ O (mapo)48.43055555555622.163888888889Koordinatoj: 48° 26′ N, 22° 10′ O (mapo) [+]
Areo 6,15 km² ( 615 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Solomonovo (Ukrainio)
Solomonovo (Ukrainio)
DEC
Solomonovo
Solomonovo
Situo de Solomonovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Solomonovo [+]
vdr
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Solomonovo, ukraine Соломоново, hungare Tiszasalamon estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. En ambaŭ lingvoj oni rekonas la nomon Solomono.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Solomonovo

Situo[redakti | redakti fonton]

Solomonovo situas sur ebenaĵo, ĉe la trilanda punkto de Ukrainio, inter riveroj Tiso kaj Latorica, laŭ ĉefvojo Ĉop-Záhony, laŭ fervojo Ĉop-Čierna nad Tisou.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis tie tombojn de la alvenintaj hungaroj el la 9-a jarcento. La unua mencio devenis el 1337. Post la mezepoko foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1890 loĝis en Tiszasalamon 807 da homoj, (769 hungaroj, 30 germanoj, 5 rutenoj, 3 slovakoj). Ĝis 1920 Tiszasalamon apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio. Tiszasalamon rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. En 1945 ankaŭ tiu vilaĝo apartenas al 30 vilaĝoj, kiuj aldoniĝis al Karpata Ukrainio. Ekde 1945 Solomonovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2007 loĝis en Solomonovo 1342 da homoj, (70% hungaroj, 29 Ukrainoj,). Nuntempe apud Solomonovo libera industria zono, fabrikoj de Škoda, Volkswagen kaj pri parkedo funkcias.

Trilanda punkto Záhony-Malé Trakany-Solomonovo[redakti | redakti fonton]

Nova landlimo naskiĝis post 1920 inter la supraj komunumoj. Post la 2-a mondmilito naskiĝis la trilanda punkto. Precipe dum la socialismo la triopo prosperis pro la limpasejoj.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]