Soloo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmy Page en soloo de la muzikaĵo Stairway to Heaven de la rokbando Led Zeppelin el 1983, kun la tipa du-kola kaj dekdu-korda elektronika gitaro

Soloo[1]solo[2] (latine solo: "sola") estas elemento de muzikaĵo, je kiu soloisto - instrumentisto aŭ kantisto - ludas sian instrumenton (respektive kantas) sole aŭ akustike elstare en la malfono, akompanate de aliaj instrumentoj.

En la ĵazo solooj havas centran gravecon kaj eblas ankaŭ por akompanaj instrumentoj kiel drumo kaj baso. Soloon en ĵazo oni plejparte improvizas, en la rokmuziko nur malofte. Famaj rokmuzikaj gitarsolooj aŭdeblas ekz. de la rokbando Led Zeppelin en Stairway to Heaven aŭ de la grupo Guns N' Roses en November Rain.

En la klasika orkestro la soloo malas la tutecon, precipe ja ĉe la arĉinstrumentoj, kiuj aliakaze ludas engrupe la saman voĉon. En la baroka granda konĉerto la muzika formo baziĝas sur la alternado de tutecaj kaj soloaj pasaĝoj. Je tio la soloon koncertas ne unuopa instrumento, sed grupo da instrumentoj, kiuj ĉiu por si mem propran voĉon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La papera eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 1970 samrange mencias la du variaĵojn "solo" (p. 1009) kaj "soloo" (p. 1011), kaj la PIV de 2020 mencias alternativan nomigon "soloo"
  2. NPIV [1] alirita la 23-an de septembro 2019. Kiel kutime en tiaj kazoj de fakaj vortoj, estas esperantistoj kiuj preferas ne-ambiguajn vortojn, kaj aliaj esperantistoj kiuj preferas laŭeble malgrandan trezoron de vortoj, kaj toleras ke estas ambigueco.