Solotvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Solotvino ukraine Солотвино, ruse Солотвина, hungare Aknaszlatina, rumane HăndalHăndal Ocna, slovake Kostel Solotvonski estas mina urbotipa loĝloko en Ukrainio, en la Transkarpata provinco, en la distrikto de Taĉiv.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio
Sala banejo en Solotvino, fone eksteraĵoj de la minejo
La riverobordo ĉe Solotvino

Bazaj informoj

Geografio

Solotvino situas ĉe dekstra bordo de Tiso, (kontraŭe troviĝas Máramarossziget en Rumanio havanta gravan ponton, kiu estas limotrapasejo); laŭ ĉefvojo Uĵhorodo-Raĥiv, laŭ fervojo Ĉop-Velikij Biĉkiv. Taĉiv troviĝas 25 km-ojn.

Historio

Antaŭ la hungaroj romianoj minis salon. La ministoj partoprenis en ribelo de György Dózsa kaj en liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. Post la mezepoko Hungario disfalis, Aknaszlatina apartenis al princlando Transilvanio. En la 18-a kaj 19-a j.c.-oj la mino prosperis kaj etendiĝis. La fervojo atingis la minurbon en 1910. Tiutempe vivis tie 2300 homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Aknaszlatina apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, poste al Ĉeĥoslovakio. Tiutempe la minado furoris, la salo liveriĝis al Ĉeĥio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Solotvino/Aknaszlatina. Dum la bataloj en 1944 la ponto detruiĝis. La alveninta Ruĝa Armeo deportis 690 da hungaroj al la gulago. Ekde 1945 Solotvina apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2002 la ponto rekonstruiĝis, sed nur en 2007 ĝi ekfunkciis. En unu el la forlasitaj minejoj en la profundeco hospitalo funkcias.

Legendo pri la salo

Tiu ĉi legendo vivas ankaŭ en Pollando. Filino de Béla la 4-a "Kunigunda" ĵetis oran ringon al profundo de salominejo, poste li vojaĝis apud Krakovo al sia edzo. Ŝi tie ordonis fosi al la profundeco. La laboristoj trovis tavolon de salo, sed ili trovis ankaŭ la oran ringon.

Vidindaĵoj