Solt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Solt kaj departemento Bács-Kiskun en Hungario
Red Dot.gif

Solt (ŝolt), germane Scholt estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kalocsa. Solt estis filo de Árpád.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo havanta havenon kaj ponton, (kontraŭe estas Dunaföldvár), laŭ ĉefvojoj Budapeŝto-Sombor, Dunaföldvár-Kecskemét kaj Dunaföldvár-Szabadka, laŭ fervojo Kunszentmiklós-Dunapataj. Budapeŝto troviĝas 100, Kecskemét 55 km-ojn.

Mondomilita monumento en Solt

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata dum la kuprepoko kaj bronzepoko. Ankaŭ la romianoj uzis la trapasejon, krome inter Dacio kaj Panonio estis ilia vojo ekster la Imperio. Antaŭ la hungaroj avaroj setlis. La unua skriba mencio devenis el 1145. Ĝi iĝis kampurbo en 1384, kiun tenis ĝis 1867, dume perdis ĝin dum la turkoj. Dum liberecbatalo de Rákóczi la loko estis milita bazo por okupi Transdanubion. La preĝejoj luterana baroka en 1715, katolika baroka en 1776, kalvinana en 1806 konstruiĝis. En 1848 taĉmento de la loĝantoj sukcese venkis malgrandan taĉmenton de aŭstroj. La fervojo en 1902, la termala banejo en 1926, la Danubo-ponto en 1930 ekfunkciis. La komunumo urbiĝis en 1997. Dum la socialismo 3 kolĥozoj formiĝis.

La urbo famas pri radiostacio, nuntempe la plej forta en Hungario.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kastelo de Vécsey (veĉei) de 1816
  • kalvinana preĝejo, kiu unue konstruiĝis el ligno en 1560, kelkfoje ĝi bruldetruiĝis, en 1755 pligrandiĝis, la turo estas 43 m-ojn alta
  • baroka romkatolika preĝejo de 1776

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]