Solutreo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Solutré-Pouilly

La vilaĝo de Solutré-Pouilly, sub la roko de Solutreo
La vilaĝo de Solutré-Pouilly, sub la roko de Solutreo

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio Francio
Regiono Francio Burgonjo
Departemento Francio Saône-et-Loire
Arondismento Mâcon
Kantono Mâcon-Sud
Interkomunumreto Communauté d'agglomération du Mâconnais - Val de Saône
Poŝtkodo 71960
Kodo laŭ INSEE 71526
Demografio
Loĝantaro 379
2007
Loĝdenso 62 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°17′48″N 04°43′29″O  /  46.29667°N, 4.72472°O / 46.29667; 4.72472 (Solutreo)Koordinatoj: 46°17′48″N 04°43′29″O  /  46.29667°N, 4.72472°O / 46.29667; 4.72472 (Solutreo)
Alto De 208 al 530 m
Areo 6,16 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Solutré-Pouilly
Red pog.svg


v  d  r
Information icon.svg


Solutreo-Puiji, en franca Solutré-Pouilly, estas vilaĝo en Francio kiu situas en la departemento de Soneo kaj Loaro, france Saône-et-Loire, kaj la regiono BurgonjoBourgogne. La vilaĝo estas konata pro sia roko de Solutreo, monto situanta ĉe ĝi. La roko estas je la norda flanko sur relative malkruta deklivo, sed ĝiaj aliaj tri flankoj estas krutaj, preskaŭ vertikalaj.

Historio [redakti]

Proksime de la roko (éperon rocheux) de Solutreo la ĉasistoj de la periodo solutreo, france solutréen, periodo nomita laŭ tiu ĉi loko, inter 22 000 kaj 17 000 antaŭ nun, do dum periodo de 5000 jaroj, gvatis grandegajn arojn de ĉevaloj kiuj venis de la regiono Breseo kaj de la valo de la rivero Saono. La ĉasistoj prahistoriaj surprenis ilin dum ilia vojo de migrado ĉiujara kaj mortigis ilin en grandaj amasoj. La restoj de pli ol 100 000 ĉevaloj estis elterigitaj je la piedo de la roko.

Je tiu loko arkeologoj povas studi la metodojn de ĉasado dum la ŝtonepoko.

Eksteraj ligiloj [redakti]