Somala turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Somala turdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. ludoviciae'
Turdus ludoviciae
(Phillips, 1895)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Somala turdo (Turdus ludoviciae), konata ankaŭ kiel Somala merlo, estas kantobirdo de la familio de Turdedoj. Ĝi estas endemia de Somalio.

Ĝi havas nigrajn kapon kaj bruston, flavan bekon, brunajn dorson kaj flugilojn kaj grizan ventron kun ruĝaj flankoj.

Ties natura habitato estas monteta arbaroj de junipero kaj malfermaj areoj inter 1,300 kaj 2,000 m.

Ĝi estas minacata de habitatoperdo kaj estis iam klasita kiel Ege Endanĝerita de IUCN[1]. Ĵusa priserĉado trovis, ke la habitatoperdo ne estas tiom drasta kiom unue timosupozita kaj la specio estis listita kiel Vundebla en 2008[2]. Loka konservoklopodoj ŝajne helpis en la protektado de arbaroj.

Notoj

  1. BLI (2004)
  2. BLI (2008)

Referencoj

Eksteraj ligiloj