Some Like It Hot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Some Like it Hot)
Iuj ŝatas ĝin varma
Marilyn Monroe rolante « Sugar ».
Marilyn Monroe rolante « Sugar ».
filmo
Originala titolo Some Like It Hot
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 29-a de marto 1959
Daŭro 120 minutoj
Ĝenro romanca komedio
Kameraado Charles Lang
Buĝeto Usona $2.883.848
Reĝisoro(j) Billy Wilder
Produktisto(j) Billy Wilder
Scenaro Billy Wilder
I.A.L. Diamond
Laŭ la verko de Robert Thoeren
Michael Logan
Filmita en Usono
Loko de rakonto Miami metropolitan area • ĈikagoMiamo
Muziko de Adolph Deutsch
Rolantoj Marilyn Monroe • Jack Lemmon • Tony Curtis • George Raft • Pat O'Brien • Mike Mazurki • Joe E. Brown • Nehemiah Persoff • Joan Shawlee • Dave Barry • George E. Stone • Beverly Wills • Grace Lee Whitney • Tom Kennedy • Paul Frees • Fred Sherman • Hank Mann • Franklyn Farnum • Billy Gray • Harry Wilson • Edward G. Robinson Jr. • Tito Vuolo • Billy Gray • Harry Wilson • Joe Gray • William H. O'Brien
Produktinta firmao Ashton Productions / Mirisch Company
Distribuo United Artists
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kostuma Dezajno, Nigrablanka • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Some Like It Hot (rekta traduko: "Iuj ŝatas ĝin varma", sed en aliaj lingvaj versioj la titolo estis malsama) estas usona komedia filmo direktita en 1959 de Billy Wilder. Steluloj aperantaj en la filmo estas geaktoroj Marilyn Monroe, Tony Curtis, kaj Jack Lemmon, kaj subtenaj aktoroj Joe E. Brown kaj George Raft.

En 2000, la American Film Institute listigis Some Like It Hot kiel la plej amuza usona filmo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Du malriĉaj muzikistoj fuĝas el Novjorko, persekutitaj de la Mafio post esti atestantoj de la masakro de la Tago de Sankta Valentino en 1929.

La nura laboro kiun ili trovas, por ne esti malkovritaj estas kiel muzikistoj en virina muzikbando, do ili kaŝvestas sin mem kiel virinoj. Ili ambaŭ enamiĝas de la bela kantistino, sed ne povas montri sian veran naturon.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

La filmo gajnis Akademian Premion por plej bona vestado en nigra-blanka filmo, kaj kandidatiĝis por pluraj aliaj kategorioj.