Somera Esperanto-Tendaro Lančov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SET Lančov - 1954 Divočák

SET Lančov, estas Somera Esperanto-Tendaro apud vilaĝo Lančov, kiun prizorgas la esperantistoj el Třebíč.

Ĉiujare (ekde 1952) tie okazas tri dusemajnaj etapoj en julio ĝis mezo de aŭgusto, por komencantoj, progresintoj kaj konversaciaj kursoj. La tendoj jam estis anstataŭigitaj per kabanoj (laŭ ordono de oficoj pro higienaj motivoj), tamen la tradicia nomo restis konservita. Dum socialismo estis la tri etapoj plenŝtopitaj de esperantistoj (po 150 personoj), sed post 1990 la esperantistaj partoprenantoj malmultiĝis kaj la organizantoj devis enkonduki ankaŭ kursojn de la angla kaj germana lingvoj por plenigi la kabanojn per ripozantoj.

Proksime estas granda digolago, kasteloj Vranov kaj Bítov, ruino Cornštejn.

La tendaron organizas Pavel Sittauer, la lernolibrojn verkis Theodor Kilian kaj Josef Vondroušek, sed helpis kaj helpas ankaŭ multaj aliaj esperantistoj.

SET Lančov en la 1990-aj jaroj
SET Lančov 2003

Naturparko Podyjí-Thayatal[redakti | redakti fonton]

Proksime troviĝas la transeŭropa Naturparko Podyjí-Thayatal. Tio regiono estis parto de eksa Fera Kurteno. Proksime de urbo Čížov ekzistas monumento de Fera Kurteno. La naturparko hodiaŭtage enhavas multaj oficialaj vojoj, ĉe tiojn oni povas biciklumu kaj migrumu inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Oni devas enhavanti la eŭropa civitano. Ĉeĥiaj kaj aŭstriaj limkontrolistoj (ankoraŭ) patrolas. Ĝenerale, por eŭropa civitano, libera limovojaĝumo eblas.

Limkruciĝaj biciklovojoj[redakti | redakti fonton]

"Biciklovojo de naturparko". Surloke tiu biciklovojo[rompita ligilo] markas kun blanka floro antaŭe de verda fonto.

"Biciklovojo de vino kaj kulturo". Surloke tiu biciklovojo[rompita ligilo] markas kun blanka vinvito antaŭe de ruĝa fonto.

"Biciklovojo de ses urboj". Surloke tiu biciklovojo[rompita ligilo] markas kun blanka urbomuroeniro antaŭe de flavbruna fonto.

Ankaŭ la longdistanza biciklovojo Fera Kurteno Trako surloke spuras preter. detala informacio

Kiel alvenu[redakti | redakti fonton]

La plej proksima fervoja stacio estas Šumná. El Šumná eblas daurigi per buso al Vranov nad Dyjí. Same oni atingas Vranov ankaŭ el urbo Znojmo.

La serĉiloj de ÖBB kaj Deutsche Bahn ebligas trovi transnaciajn trejninterligilojn.

Sportkonkursoj[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭaj akvejoj ofte okazas sportkonkursoj de kajtoboatado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]