Somermeza festo
El Vikipedio
(Alidirektita el Somermezo)
La Somermeza festo referencas al la somera solstico je la 21-a de junio kaj la antaŭ-kristanaj festoj kiujn oni celebras ĉefe en Nord-Eŭropo. Pro la kristana influo la festo nun okazas je la nomtago de Sankta Johano (la baptisto) ja la 24-a de junio, do fakte tri tagojn post la fakta solstico.
La somermeza festo dum antaŭaj tempoj estis ligita al la somera solstico. La homoj kredis ke la plantoj tiam estis pli sanigaj kaj havis magiajn fortojn. Pro tio oni plukis ilin dum tiu nokto. Oni ekbruligis ĝojfajrojn por protekti sin kontraŭ obskuraj fortoj pri kiuj oni kredis ke ili libere ludis ekde la momento kiam la hornombro da taglumo malpliiĝis.
Pentraĵo el 1897 de Anders Zorn titolita Somermeza danco.

