Somerset West

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Somerset WestSomerset Okcidenta estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Okcidenta Kablando.

Somerset West en la 19-a jarcento

Bazaj informoj

Geografio

Fora panoramo de Somerset West

Somerset West situas en valo en suda parto de la lando. Hinda Oceano troviĝas 10, Kaburbo 44, Port Elizabeth 621, Durbano 1240, Johanesburgo 1247, Pretorio 1297 km.

Historio

En 1672 poŝto ekfunkciis en tiu loko. En la 18-a jarcento jam urbeto estis kun nederlandaj loĝantoj. La urbo estis nomita Somerset post angla guberniestro Lordo Charles Henry Somerset en la 1800-aj jaroj. La alia nomparto "Okcidenta" estis aldonita post 1825 por diferencigi ĝin de alia urbo Somerset Orienta.

Ekonomio

Somerset West estas centro de vitejoj, kiu estas ankaŭ turismaj allogaĵoj. En la urbo granda fabriko pri dinamitoj funkcias.

Klimato

En Somerset West la temperaturo varias averaĝe 12-22 ° C. En februaro regas la plej alta varmo, en julio la plej malalta varmo. Jare pluvas po 1079 mm. La pluvo en januaro kulminas kaj februare malkulminas.

Aerfoto pri Somerset West

Vidindaĵoj

  • Helderberg Naturrezervejo en la proksimeco

Fontoj