Somló-monto
Somló (ŝomlo) estas monteto en Hungario, eks-vulkana, konata kiel vinproduktejo. Ĝi estas 432 metrojn alta kaj situas en Transdanubio, en departemento Veszprém, 20 km okcidente de urbo Ajka.
La supro de la monteto estas grandparte kovrata de arbaro, kun diametro de ĉ. 1 km; ĝiaj koordinatoj estas 47°8′52″N 17°22′16″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.14778 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.14778°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <. Ĝi estas protektata pejzaĝo (Somlói Tájvédelmi Körzet). Ĉirkaŭ ĝi troviĝas zono de vitejoj, same ĉ. 1 km larĝa. En ĝi troviĝas domoj kaj bienetoj. Tiun zonon ĉirkaŭas ringo de vojoj.
La vinprodukta areo, kiu oficiale ampleksas ankaŭ terenojn iom for de la monteto, grandas 8,3 km²; iam en ĝi dominis grandaj vitejoj de nobeloj kaj monaĥejoj, sed nun estas precipe malgrandaj, familiaj vitejoj. Oni kultivas nur blankan vinon. Laŭtradicie tiea vino estis preferata de la imperiestroj Maria Teresia kaj Jozefo la 2-a.
La plej proksimaj koheraj setlejoj estas norde Somlószőlős kaj Doba, sude Somlójenő kaj Somlóvásárhely. Preter la du lastaj pasas la nacia vojo 8, samtempe eŭropa ŝoseo 66.
Je la norda flanko de la monteto, ankoraŭ en la arbara zono, situas kastelo Somló (Somlói vár) el la 14-a jarcento, kies bazo estas eĉ pli aĝa.
Sciindaĵoj [redakti]
Laŭ Somló estas nomita tre delikata dolĉaĵo el biskvita pasto, somlói galuska. Ĝia alkohola enhavo tamen venas ne de vino, sed de rumo.